Ne konfuzu kun Justino la martiro.


Junianus Justinus
(150-200)
Eldono de 1519 de la Filipaj Historioj far la historiisto Pompeo Trogo, samtempulo de Aŭgusto.
Eldono de 1519 de la Filipaj Historioj far la historiisto Pompeo Trogo, samtempulo de Aŭgusto.
Persona informo
Marcus Iunianus Iustinus Frontinus
Naskiĝo 1-a jarcento
Morto 2-a jarcento
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Roma regno vd
Profesio
Okupo historiisto vd
Verkado
Verkoj Epitome of the Philippic History of Pompeius Trogus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Junianus JUSTINUS estis roma historiisto, kiu probable vivis meze de la 2-a jarcento (laŭ kelkaj nur dum la 3-a4-a jarcento.

Epitome historiarum Trogi Pompeii

Oni scias nenion pri lia vivo. Li estas la aŭtoro de Historiarum Philippicarum libri XLIV, verko, kiu laŭ la antaŭparolo estas kolekto de la plej gravaj partoj de la granda Historiae pillippicae et totius mundi origines et terrae situs de Pompeius Trogus el la epoko de la imperiestro Aŭgusto.

La verko de Trogus perdiĝis, sed la prologi aŭ tekstresumoj de Plinio la pli maljuna kaj aliaj daŭre ekzistas.

La verko de Justinus estis oft uzita dum la mezepoko, kiam oni foje konfuzis lin kun Justino la martiro.

Eksteraj ligiloj redakti