La Junina grebo, Junina nefluga greboPunia grebo (Podiceps taczanowskii) estas grebo troviĝanta nur en la Lago Junino en altaj teroj de Junino, okcidentcentra Peruo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Junina grebo
Junina grebo
Junina grebo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Podicipoformaj Podicipediformes
Familio: Podicipedoj Podicipedidae
Genro: Podiceps
Podiceps taczanowskii
(Berlepsch & Stolzmann, 1894)
Konserva statuso
CR
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustraĵo

La scienca nomo rememoras la polan zoologon Władysław Taczanowski, aŭtoro de Ornithology of Peru (1884–86).

Alia tre endanĝerita specio, nome Junina ralo, estas limigita al la sama lago.

Aspekto redakti

Ĝi havas fajnan kaj pintecan bekon, ruĝajn okulojn kaj grizajn krurojn. Ties dorso, krono kaj malantaŭ kolo estas malhelgrizaj kaj ties brusto, antaxua kolo, gorĝareo kaj ventro estas blankaj. En grizaj flugiloj estas blanka bendo videbla dum skuado de flugiloj. Fakte la birdo perdis flugokapablon post kompleta adapto al la laga medio. El malantaŭokulo eliras malantaŭen grizecbrunaj plumoj, kiuj utilas al la tuta genro por memmontrado en pariĝadaj ceremonioj.

Kutimaro redakti

Limigita al tiu Lago Junino, la reproduktado de tiu specio ĝenerale okazas en golfetoj kaj kanaloj en apartaj sektoroj de la lago, kaj kutime ĉeestas je 8-75 m el la kareksejoj, kien eniras nur por nestumado aŭ ripozado. For de la reprodukta sezono la Junina grebo preferas malferman akvon, kaj loĝas for el la lagobordoj. La nuna populacio estas ĉirkaŭkalkulata je malpli ol 250 kaj estas ege minacata pro la poluado en la lago kaj malkapablo adaptiĝi al alia medio.

Ili manĝas fiŝojn per plonĝado kaj persekutado. Tiu birdospecio perdis flugokapablon post kompleta adapto al la laga medio.

Referencoj redakti

Bibliografio redakti

  • Dominic Couzens: Seltene Vögel – Überlebenskünstler, Evolutionsverlierer und Verschollene. Haupt Verlag, Bern 2011, ISBN 978-3-258-07629-4.
  • Jon Fjeldså: The Grebes. Oxford University Press, 2004, ISBN 0-19-850064-5.

Eksteraj ligiloj redakti