La Junkers Ju 52 (karesnomo: onklo Ju) estas aviadila tipo de la germana aviadilprodukta firmao Junkers. La hodiaŭ kiel Ju 52 konata aviadilo estas la trimotora versio de Junkers Ju 52/3m el jaro 1932, kiu estis pluevoluigita el la unumotora modelo Ju 52/1m.

Junkers Ju 52/3m

La Junkers Ju 52 estis originale evoluigita kiel unumotora ŝarĝ-transporta aviadilo, oni decidis en 1931 por konstruado de la trimotora versio. La junkers ricevis mendon en 1933 je 450 bombaviadiloj.

La ju 52/3m servis ankaŭ kiel transporta aviadilo en la civila merkato kaj en la armeo. Oni produktis el ĝi ĉ. 4.800 ekzempelrojn ĝis fino de la dua mondmilito.

la civila versio popularis dismonde, konkuris kun Douglas-avidiloj el Usono. Germanio vendis kelkajn ekzempelerojn printempe de 1941 eĉ al la Sovetunio.

JU-Aero redakti

En Svisa aerarmea centro en Dübendorf, Svisujo, oni povas flugi kun Junkers Ju 52 kun JU-Aero.

Literaturo redakti

Wolfgang Miertsch Junkers Ju 52/3m, Bernard & Graefe Verlag, Bonn 1998. ISBN 3-7637-6015-6

Eksteraj ligiloj redakti