Junto (konstrufako)

Junto en konstrufako estas la kuniga interspaco inter du elementoj, materialoj, aŭ inter du tavoloj de la sama materialo, se pro iu ekstera kaŭzo la apartigo estas konstatebla. Junto inter du elementoj estas aŭ libera, nur strikte kontakta aŭ plenigita per gluo, mastiko, mortero k.s. Ekzistas diversaj juntoj en la konstrufako. [1]

Junto inter brikoj.
konstrufaka junto en mezepoka ruino burgo Belfort

Laŭ Francisko Azorín Junto estas Interspaco inter kunigitaj ŝtonaj, lignaj, metalaj pecoj.[2] Li indikas etimologion el sanskrita juktis (kunaĵo) kaj de tie la latina junctus, kaj li aldonas teknikajn terminojn, kiaj juntumi, por alglui, plifortigi, rimarkigi juntojn, krom tiparo: lutita junto, dilata junto, kompensa junto, vertikala junto, artikita junto.[3]

Literaturo redakti

Referencoj redakti

  1. Werner. J. (2010) Konstruforumo de la jaroj 2001- 2010. en TAKE (2010) Jarkolekto de TAKE 2010, Wintzenheim/Fancio. p. 70-99
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 96.
  3. Azorín, samloke.

Vidu ankaŭ redakti