Junularaj Olimpikoj

monda konkursa evento por junaj atletoj inter 14 kaj 18 jaroj

La Junularaj Olimpikoj (angle Youth Olympic Games, france Jeux olympiques de la jeunesse, germane Olympische Jugendspiele, hispane Juegos olímpicos de la juventud, ruse Юношеские Олимпийские игры, ĉine 青年奥林匹克运动会) estas internacia multsporta evento organizita de la Internacia Olimpika Komitato, tio estas speco de Olimpikoj. La ludoj ekde 2010 estas organizataj ĉiun kvaran jaron en somera kaj ĉiun kvaran jaron en vintra evento, je distanco de du jaroj, simile al la "ĝeneralaj" Olimpikoj. La unua somera versio okazis en Singapuro de la 14-a ĝis 26-a de aŭgusto 2010, dum la unua vintro versio okazis en Innsbruck, Aŭstrio de la 13-a ĝis 22-a de januaro 2012. Rajtas partopreni junaj atletoj en aĝi inter 14 kaj 18 jaroj.

Junularaj Olimpikoj
emblemo
ripetiĝanta sporta evento
Fondita en 2010
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Pluraj aliaj eventoj por junaj sportistoj, kiel la Eŭropa Junulara Olimpika Festivalo kaj la Aŭstralia Junulara Olimpika Festivalo montriĝis sukcesaj, tiel ke decidiĝis enkondiki tutmondan junularan eventon laŭ la ideoj de la olimpiaj ludoj. La Junularaj Olimpikoj ankaŭ estas posteulo al la Mondaj Junularaj Ludoj, kiuj je tiu nomo okazis nur unufoje, somere de 1998 en Moskvo.

La Someraj Junularaj Olimpikoj de Singapuro en 2010 kaj Nankino en 2014 ambaŭ gastigis 3600 atletojn kaj daŭris 13 tagojn, dum la Vintraj Junularaj Olimpikoj de Innsbruck en 2012 kaj de Lillehammer en 2016 havis iom pli ol 1000 atletojn kaj daŭris 10 tagojn. La sekva somera evento okazis en 2018 en Bonaero, kaj la sekva vintra evento en 2020 en Laŭzano.

Menciindas ke jam multe pli longe, nome jam ekde 1968, okazas tutmonda multsporta evento nomata Internaciaj Infanaj Ludoj por junaj atletoj inter 12 kaj 15 jaroj, kiu tamen estas pli simbola por-paca evento, vivtenata de unuopaj urboj kaj regionoj en ĉiuj mondopartoj, kvankam ne malmultaj: ĝis la stato de 2016 kunorganizis tiun eventon 415 malsamaj urboj el 90 landoj kaj ĉiuj 5 kontinentoj. Ankaŭ la Internaciaj Infanaj Ludoj okazas sub aŭspicio de la Internacia Olimpika Komitato, sed la Junularaj Olimpikoj nuntempe konsideriĝas rekta "antaŭŝtupo" al partopreno en la "ĝeneralaj" olimpikoj, kaj tial havas la tendencon organiziĝi pli komerce.