Junulargastejo, konata ankaŭ en la angla kaj internacie kiel hostel aŭ esperantigite kiel hostelo, estas gastejo, partikulare cele al agado subĉiele kaj al interŝanĝo kultura inter junuloj de diferencaj landoj. La internacia ŝirmorganizaĵo nomiĝas Hostelling International.

Junulargastejo en Brive-la-Gaillarde, Francio.

Priskribo redakti

En junulargastejo la uzantoj luas liton (foje nur tabulliton aŭ ĝemelan liton) en dormoĉambro kiu povas kunhavi banĉambron, kuirejon, manĝejon aŭ salonon. Ofte povas esti disponeblaj ankaŭ privataj ĉambroj. La ĉefa avantaĝo de junulargastejo estas unurange la malalta prezo de la loĝejo kompare kun aliaj ebloj, kiaj hoteloj, krome tie la loĝanto havas okazon interkonatiĝi kun veturantoj de la tuta mondo, ĉar tiu movado disvastiĝis tutmonde laŭlonge de la 20-a jarcento kaj ĉefe en turismaj areoj aŭ urboj. Iam la junulargastejoj metis aĝolimon, sed nuntempe plej ofte ili akceptas personojn de ĉia aĝo. Tamen kelkaj postulas aĝojn inter 18 kaj 26 jaroj.

La junulargastejoj havigas oportunon por multkultura lernado. Estas plia interagado tie ol ĉe la loĝantoj de tradicia hotelo, kaj multaj el ili havigas specifajn aktivaĵojn por siaj loĝantoj ĉu sen aparta pago aŭ laŭ malalta kosto. La malavantaĝoj de tiuj gastejoj estas kunvivado kun personoj foje nedezirataj, eblaj raboj, ĉar la spacoj estas komunaj aŭ kunuzataj, kvankam tio eviteblas se oni gardas ŝlosile la personajn havaĵojn; krome plej multaj junulargastejoj havigas simplajn sekursistemojn por meti senprobleme la valoraĵojn, kaj aliaj proponas privatajn ŝranketojn. Ĉiukaze ĉiam eblas kunporti sur si la valoraĵojn.

Alia granda malavantaĝo en junulargastejo estas malfacilo dormi se okazas bruo, devena el kiu alvenas al la ĉambro malfrunokte. Pro tiu tialo, kelkaj asocioj de junulargastejoj decidis fiksi tempojn por alveni nokte, postulante horaron por eblaj bruoj, uzado de lumo ktp.

 
Germana identigilo de uzanto de Junulargastejoj, 1961.

Diferencoj kun hoteloj redakti

 
Signalo indikanta proksimecon de Junulargastejo.

Estas kelkaj diferencoj inter Junulargastejoj kaj hoteloj, eĉ malmultekostaj, inter kiuj la jenaj:

  • La buĝeto de Junulargastejoj tendencas esti konsiderinde pli malaltaj.
  • La Junulargastejoj utilas por tiuj kiuj preferas neformalan etoson.
  • La Junulargastejoj utilas por tiuj kiuj ne malakceptas esti akompanataj de nekonatuloj en la sama ĉambro. La aspekto de la dormoĉambroj helpas la fluan interagadon de la loĝantoj. Ĉiukaze kelkaj Junulargastejoj permesas luadon por grupo de loĝantoj jam konataj kaj grupigataj, nome familioj, kluboj, grupoj de geamikoj ktp.
  • La ĉambroj povas disponi el dunivelaj litoj aŭ eĉ separitaj litoj, kun granda diverseco pri kvalito, tiele eblas trovi loĝejojn kun elstara komforto.
  • Ofta diferencio rilate al hoteloj estas posedo de komunaj areoj kiaj kuirejoj, kie la loĝantoj povas prepari sian propran manĝon aŭ varmigi ĝin, same kiel ludejoj, komputilejoj ktp.
  • Same kiel ĉe hoteloj, povas esti en la Junulargastejoj ĉu restoracio, manĝejotrinkejo.
  • Pro fakto ke ofte en ĉiu ĉambro la nombro de loĝantoj povas esti nombra, ĉefa malkomforto ofte estas ronkado produktita de la dormantoj.

Karakteroj redakti

 
Dormejo de Junulargastejo

Inter diversaj karakteroj de Junulargastejoj estas la jenaj:

  • La dormoĉambroj varias laŭgrande inter la diferencaj Junulargastejoj, sed ĝenerale el kvar litoj al ĝis dudek por ĉambro. Plej havas etaĝlitojn.
  • Kelkaj Junulargastejoj posedas ĉambrojn kun privata banĉambro, plej ofte konsista je necesujo, lavujo, kaj duŝo. Aliaj havas nur kunhavatajn duŝojn, kiuj normale situantas ĉe koridoro, ne malproksime de la ĉambroj.
  • Kelkaj Junulargastejoj oferas vestaron (littukojn, bantukojn, ktp.), plej ofte kontraŭ aparta krompago.
  • Por ĝui eblon loĝiĝi en Junulargastejoj en tiu tipo de gastejoj plej ofte necesas esti asocia, por kio ekzistas diferencaj tipoj de identigiloj de uzantoj de Junulargastejoj depende de la aĝo.

Junulargastejoj kaj Esperanto redakti

Pro la dediĉo de Junulargastejoj al kultura aktivado tre ofte ili estas uzataj por la organizado de esperantaj kongresoj, aranĝoj, eventoj, renkontiĝoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Lucette Heller-Goldenberg, Histoire des Auberges de jeunesse en France des origines à la Libération (1929 – 1945), Centre de la Méditerranée moderne et contemporaine, 1985.
  • Eugène Quet, Les Origines, le développement des mouvements de jeunesse français et leurs attitudes devant les problèmes économiques, politiques, sociaŭ de 1830 à 1914, monographie, 1973.
  • Daniel Lambert, Mémoire d'Ajiste, Éditions Le Nez en l'Air, Plougastel-Daoulas, 2005.

Eksteraj ligiloj redakti