Junularo Esperantista Brita

organizaĵo de la esperantistaj junuloj en Britio, landa sekcio de TEJO

La Junularo Esperantista Brita (JEB) estas la asocio en la Unuiĝinta Reĝlando por junaj parolantoj de la Internacia Lingvo Esperanto. Membriĝo estas senpaga kaj malfermita al ĉiuj, kiuj aĝas malpli ol 30 jarojn kaj kiuj loĝas en BritioNord-Irlando.

Junularo Esperantista Brita
Young British Esperantists
Emblemo de Junularo Esperantista Brita
Lando  Britio
Fondiĝo 1959
Interretejo jeb.org.uk
vdr

Historio redakti

La Brita Esperanto-Asocio fondiĝis en 1904 kaj dum la sekvonta duonjarcento ĝi estis la ĉefa organizo por junaj Esperanto-parolantoj en la Unuiĝinta Reĝlando. En 1959, aro de junaj Esperanto-parolantoj fondis JEB kiel la junulara fako de la Brita Esperanto-Asocio. Tiuj aktivuloj inkluzivis Humphrey Tonkin, kiu organizis kursojn kaj renkontiĝojn ĉe la Universitato de Kembriĝo. Kelkaj studentoj, kiuj partoprenis en liaj agadoj, poste fariĝis eminentaj kontribuantoj al la Esperanto-movado, inkluzive de la mondkonata fonetikisto Profesoro John Wells, la nuntempa prezidanto de la Esperanto-Asocio de Britio kaj de la Akademio de Esperanto, prezidinto de la Universala Esperanto-Asocio kaj eksa sekretario de la Internacia Fonetika Asocio.

Dum la sekvintaj 50 jaroj, la nivelo de aktiveco de JEB iom ondis. Kloplodo revigligi JEB okazis ĉe la Brita Kongreso (BKE) en Glasgovo en 2003 per starigo de Yahoo!-diskutgrupo kaj rompo de la oficiala ligo inter JEB kaj la Esperanto-Asocio de Britio (EAB). Tamen, JEB ne vere reaktiviĝis ĝis 2006, kiam formiĝis nova komitato ĉe la BKE en Scarborough.

La komitato rekomencis produkti sian antaŭan gazeton Saluton sed decidis ĉesi en 2008. 4-foje jare, JEB skribas raporton pri sia lastatempa agado, kiu aperas en Ĝisdate, la gazeto de EAB. Ekde 2007, la asocio tre videblas interrete, ĉe la retpaĝaro kaj la forumoj Arkivigite je 2008-05-16 per la retarkivo Wayback Machine. En 2008, JEB denove iĝis la oficiala junulara fako de EAB. Ĉiu-jare la asocio organizas du semanjfinajn renkontiĝojn en Britio por junuloj; JEBanoj ĉeestas ankaŭ multajn aliajn aranĝojn en Britio kaj internacie, ĉefe la Britan Kongreson kaj JES-on.

Prezidintoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti