Juozas BALTUŠIS (aŭtentika nomo Albertas JUOZĖNAS) estis litova prozisto, dramisto kaj publicisto. Li naskiĝis la 14an de aprilo 1909 en Riga (Latvio), mortis la 4an de februaro 1991 en Vilno.

Juozas Baltušis
Persona informo
Juozas Baltušis
Naskiĝo 27-an de aprilo 1909 (1909-04-27)
en Rigo
Morto 4-an de februaro 1991 (1991-02-04) (81-jaraĝa)
en Vilno
Tombo Antakalnis Cemetery vd
Lingvoj litova vd
Ŝtataneco Litovio vd
Partio Komunista Partio de Sovetunio vd
Profesio
Okupo verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Kun gepatroj loĝis en Riga, dum la Unua mondmilito – en Rusio, en 1918 venis en Litovion, loĝis en Puponiai (distrikto Kupiškis), laboris kiel dungito en vilaĝo, en 1929 translokiĝis en tiaman provizoran ĉefurbon Kaunas, laboris kiel kompostisto en presejoj, memstare lernis kaj sin klerigis. Dum 1940-1941 subtenis sovetan okupadon, laboris en Radio-Komitato en Kaunas. Dum la milito inter Sovetio kaj Germanio li lasis familion kaj retiriĝis el Litovio, loĝis en Rusio, laboris en Radio-Komitato en Moskvo. De 1944 loĝis en Vilnius, okupis diversajn postenojn: prezidanto de Radio-Komitato (1944-1946), sekretario de Verkista partia organizo kaj ĉefa redaktoro de literatura revuo Pergalė (Venko) (1946-1954), deputito de Supera Konsilio de Litova SSR(1947-1975, 19801986), vicprezidanto de Prezidio de Supera Konsilio de Litova SSR (19591967), kandidato al Centra Komitato de Litova Komunista Partio (1958-1961), prezidanto de Pacdefenda Komitato de Litova SSR (1970-1975, 1980-1986). Juozas Baltušis ne aprobis ideojn de litova rekonstrua movado Sąjūdis.

J. Baltušis en 1937 edziĝis al Vanda Petrauskaitė. Post ŝia elmigro al Usono, li divorcis.

En 1948 edziĝis al aktorino Monika Mironaitė (1913-2000).

Infanoj:

  • Filino Rita Juozėnaitė-Baltušytė (edziniĝinta Zavišienė) (naskiĝis en 1938) – ĵurnalistino, loĝas en Aŭstralio
  • filino Violeta Juozėnaitė-Pulikienė (1941-2001) – kinopentristino, loĝis en Usono
  • adoptita filino Dagnė Jakševičiūtė-Jefremovienė (1941) – aktorino, teatrologo

Verkado redakti

Kiel verkisto, debutis en 1933 kun rakonto en almanako Darbas (Laboro). En 1940 eldonis la unuan kolekton de rakontoj Savaitė prasideda gerai ( Semajno komenciĝas bone). Herooj de liaj verkoj – dungitoj, homo subremitaj de mizero kaj malfeliĉoj. Dum la periodo de soveta okupado verkis teatraĵojn, konstruitajn laŭ postuloj de socialisma realismo (Gieda gaideliai; Jam kokerikas koketoj, 1947), (Anksti rytelį; Fruan mateneton, la unua surscenigo en 1953), en publicistikaj verkoj propagandis sovetan sociordon. En novela romano Parduotos vasaros (Venditaj someroj, 1957-1969) estas bildigata vilaĝo de antaŭmilita sendependa Litovio, estas montrataj travivaĵoj de la rakontanto paŝtisteto kaj oni penas kiel eble aŭtentike rekrei lian mondrigardon, emociajn taksojn. En balad-enhava romano Sakmė apie Juzą (Legendo pri Juza, 1979) oni strebas krei ĝeneraligan bildon de la litova kamparano, poetizi la laboron. Juozas Baltušis kreis rakontkolekton Valiusei reikia Alekso (Valiusė bezonas Alekson, 1965). Lia libro de impresoj pri vojaĝo al Usono Tėvų ir brolių takais (Laŭ vojoj de gepatroj kaj gefratoj, 1967) pro granda populareco ĝisatendis malfavoron de soveta potenco. Li verkis 2-voluman memoraĵlibron Su kuo valgyta druska (kun kio salo estis manĝata, 1973-1976).

Dramo Gieda gaideliai (Jam kokerikas koketoj) estis surscenigitaj en litovaj teatroj en la jaroj 1947, 1948, 1958 kaj 1971. Ĝi estis ludata ankaŭ en teatroj de ĉeĥoslovakio kaj Pollando.

La verkado estas realeca, en ĝi abundas kolor-riĉaj bildoj de la vilaĝana ĉiutagaxo, sugestiaj bildoj de kamparanoj kaj priskriboj de sortoj, vivaj komikaj epizodoj. La lingvaĵo de la verkoj estas riĉa, multnuanca, bonstila.

Verkoj de Juozas Baltušis tradukitaj al lingvoj latva, estona, rusa, pola, ĉeĥa,belorusa, ukraina, taĝika, armena, franca.

J. Baltušis (kun J. Gabriloviĉ) verkis scenaron al kinofilmo Aušra prie Nemuno (Mateniĝo ĉe Nemunas, reĝ. A. Faincimer, A. Apsolon, A. Bergunker 1952). Laŭ liaj noveloj estis kreitaj kinofilmoj: Mums nebereikia (Ni ne bezonas, reĝ. Marijonas Giedrys, 1959 ), Virto ąžuolai (Faladis kverkoj,reĝ. Gytis Lukšas, 1976).

Pri J. Baltušis estas kreita dokumenta kinofilmo "Kine – Juozas Baltušis" (Juozas Baltušis en kinoarto, 1979).

Distingoj redakti

  • Ŝtata premio de Litova SSR por romano Parduotos vasaros (Venditaj someroj, 1957)
  • Ŝtata premio de Litova SSR por romano Sakmė apie Juzą (Legendo pri Juza, 1980)
  • Literatura Žemaitė-Premio, fondita de magistrato de distrikto Kelmė, por rakonto Ko nepasakė Laukys (Kion ne diris Laukys, 1966)
  • Honora nomo Merita Arta Aganto (1954)
  • Honora nomo Popola Verkisto (1969)
  • Honora Civitano de urbo Kupiškis
  • Honora Civitano de urbo Anykščiai (pro prosovetaj elpaŝoj la distrikta konsilio en 1990 la honornomon forprenis)

Verkoj redakti

  • Aš jau ne piemenė (Mi jam ne estas paŝtistino; rakonto, 1933)
  • Savaitė prasideda gerai (Semajno komenciĝas bone, 1940)
  • Gieda gaideliai (Jam kokerikas koketoj; dramo, 1947)
  • Baltieji dobiliukai (La blankaj trifolietoj; elektitaj rakontoj, 1951)
  • Rinktinė (Elektitaj verkoj; rakontoj, dramo, 1952)
  • Anksti rytelį (Fruan mateneton; teatraĵo, 1956)
  • Kas dainon nesudėta (Kion oni ne prikantis; eseoj, 1959)
  • Tėvų ir brolių takais (Laŭ vojoj de gepatroj kaj gefratoj, 1967)
  • Valiusei reikia Alekso (Valiusė bezonas Alekson; noveloj, 1965, la 2a eldono en 1968)
  • Nežvyruotu vieškeliu (Laŭ gruza vojo; kolekto da rakontoj, 1971)
  • Su kuo valgyta druska (kun kio salo estis manĝata; memoraĵoj, 1973-1976)
  • Pasakymai ir atsakymai (Eldiraĵoj kaj respondoj; eseoj, recenzo, intervjuoj, 1985)
  • Parduotos vasaros (Venditaj someroj; romano, 2 partoj, 1985)
  • Sakmė apie Juzą (Legendo pri Juza; romano, la 3a eldono, 1981, 1984)
  • Raštai (Elektita verkaro; 5 volumoj, 1959-1969)
  • Raštai (Elektita verkaro; 9 volumoj, 1974-1988)