Juraj DRAŠKOVIĆ [draŝkovitj], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj ortografio Draskovich György [draŝkoviĉ djordj] estis kroata-hungara pastro, kardinalo, primaso, ĉefepiskopo, banuso. Lia nobela antaŭnomo estis trakostyáni.

Juraj Drašković
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1525 (1525-02-05)
en Bilina
Morto 31-an de januaro 1587 (1587-01-31) (61-jaraĝa)
en Vieno
Religio katolika eklezio vd
Etno kroatoj vd
Loĝloko Zagrebo vd
Ŝtataneco Hungara reĝlando vd
Familio
Dinastio House of Drašković vd
Patro Bartol Drašković vd
Gefratoj Ivan I. Drašković • Gašpar Drašković vd
Parencoj Georgo Martinuzzi vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Pécs
Dum 1557-1563
Episkopo de Zagrebo
Banuso de Kroatio
Ĉefepiskopo de Kalocsa
Dum 1573-
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Juraj Drašković [1] naskiĝis la 5-an de februaro 1525 en Kroatio en Bilina. Li mortis la 31-an de januaro 1587 en Vieno, sed li estis entombigita en Győr.

Biografio redakti

Juraj Drašković vivis en sia naskiĝloko ĝis 1527, poste pro la proksimiĝantaj turkoj li lernis laŭvice en Krakovo, Vieno, Bologna, Romo. En 1539 li pastriĝis. Hejmenveninta li atingis la rangon kanoniko, poste preposto. En 1553 li ricevis postenon en kortego de Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio). Inter 1557-1563 li estis episkopo de Pécs. Li partoprenis en Koncilio de Trento inter 1561-1563, poste li iĝis episkopo de Zagrebo kaj banuso pri Kroatio kaj Dalmatio, tial li partoprenis en defendado kontraŭ la turkaj atakoj. En 1573 li ricevis seĝon de ĉefepiskopo de Kalocsa. En la sama jaro li sukcese batalis kontraŭ kamparana ribelo. En 1585 li iĝis kardinalo. Li multe strebis por la jezuitoj, kiuj fonis en Hungarujo diversajn organizaĵojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Epistola Paraenetica, quam Georgius Drascovitius electus Episcopus Quinque Ecclesiarum, ac laudatissimi Caeseris Ferdinandi in Ungaria Consiliarius ad Diaecasonos suos dedit (1559)
  • Igen Zep Kenyw, az Kezenseges Igaz keresztyen hytnek regysege, es Igassaga mellet, mynden Eretnesegnek wysaghy ellen… (1561) - lia tradukaĵo hungaren
  • Acta et constitutiones Dioecesani synodi Jaurinensis,… ad 2. diem Aug. indictae, et per Triduum Sabariae… habitae (1579)
  • Andreas Dudith Orationes quinque in concilio Tridentino habitae… Cum appendice orationum duarum quas G. Draskowith… in eodem concilio habuit… (1743)

Fontoj redakti