Jurga Ivanauskaitė

Jurga Ivanauskaitė (naskiĝis la 14-an de novembro 1961 en Vilnius, mortis la 17-an de februaro 2007 en Vilnius, enterigita en tombejo Antakalnis) estis litova verkistino kaj pentristino.

Jurga Ivanauskaitė
Persona informo
Jurga Ivanauskaitė
Naskiĝo 14-an de novembro 1961 (1961-11-14)
en Vilno
Morto 17-an de februaro 2007 (2007-02-17) (45-jaraĝa)
en Vilno
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Tombo Antakalnis Cemetery vd
Lingvoj litova vd
Ŝtataneco Litovio vd
Alma mater Vilnius Academy of Art vd
Familio
Patro Igoris Ivanovas vd
Patrino Ingrida Korsakaitė vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • eseisto • pentristo vd
Laborkampo dramopoezioeseo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

J. Ivanauskaitė finis Artlernejon (nuntempe Artgimnazio) de M. K. Čiurlionis (1979), studojn de grafiko en Vilna Artinstituto (nuntempe Artakademio, 1985).
En 1993 J. Ivanauskaitė unuafoje venis al la Oriento kaj dum 1995-1998 ŝi plej multe da tempo pasigis en vojaĝoj tra Norda Hindio, Nepalo, Tibeto, kie ŝi interesiĝis pri budhisma religio kaj filozofio. Reveninte hejmen ŝi iĝis prezidanto de la Grupo por Subtenado de Tibeto. Ŝi aranĝis fotografiajn, pentradajn ekspoziciojn: 108 Mandalos ("108 Mandaloj", pentrado, 1998), Tibetas – kita realybė ("Tibeto - alia realeco", fotografio, 1999).
Unuaj ŝiaj literaturaj provoj estis versaĵoj, kiujn publikigis respublika revuo por lernantoj Moksleivis (Lernanto) en 1979. La unua libro – kolekto de noveloj Pakalnučių metai (Jaroj de konvaloj) aperis en 1985.
Estis ankaŭ eldonitaj: romano Mėnulio vaikai ("Infanoj de la Luno", 1988), kolekto de rakontoj Kaip užsiauginti baimę ("Kiel kreskigi timon",1989), romanoj Pragaro sodai ("ĝardenoj de infero", 1992), Ragana ir lietus ("Sorĉistino kaj pluvo", 1993), Agnijos magija ("Magio de Agnija", 1995), Sapnų nublokšti ("Forprenitaj de sonĝoj", 2000), Placebas ("Placebo", 2003), Miegančių drugelių tvirtovė ("Fortikaĵo de dormantaj papilioj", 2005), teatraĵojn Nežaiskime su mėnuliu ("Ni ne ludu kun la luno", 1987), Karuselė (1989), libroj por infanoj Stebuklinga spanguolė (ŝi mem ĝin ilustris,1991), Kaip Marsis Žemėje laimės ieškojo ("Kiel Marsis sur tero serĉis feliĉon", 2004).
Impresojn pri vojaĝoj ŝi priskribis en librojn: Ištremtas Tibetas ("Ekzilita Tibeto", Kun prefaco de Lia Sankteco Dalai-lamao XIV, 1996), Kelionė į Šambalą ("Vojaĝo al Ŝambala", 1997), Prarasta Pažadėtoji Žemė ("Perdita la tero promesita", 1999), Kelionių alchemija ("Alĥemio de vojaĝoj", 2003), Tibeto mandala ("Mandalo de Tibeto", 2004).
Estis eldonitaj ankaŭ versaj kolektoj de J. Ivanauskaitė: Šokis dykumoje ("Danco en dezerto", 2004), Odė džiaugsmui ("Odo al ĝojo", 2007). Ŝiaj verkoj estas tradukita al la angla, latva, estona, rusa, pola, kroata, hungara, kartvela, ukraina, franca, germana, sveda[1]. En Vilnius (Aguonų str.) estas instalita skvareto de Jurga. En ĝi estas strarigita skulptaĵo Kato (la aŭtorino - Ksenija Jaroševaitė, 2009)[2]. Ĉi tiun animalon la verkistino tre amis kaj ĝi ofte estas renkontata en ŝiaj verkoj.

Distingoj redakti

  • Oficira Kruco de Ordeno de Litova Grandduko Gediminas (2003)
  • Nacia Premio (2005)
  • Pridonaco de Monda Organizo pri Intelektuala Posedaĵo[3] (2006)
  • Titolo Jara Virino'2007 (revuo Moteris (Virino), 2007)

Bibliografio redakti

  • Pakalnučių metai : noveloj. - Vilnius: Vaga, 1985.
  • Mėnulio vaikai : romano. - Vilnius: Vaga, 1988.
  • Kaip užsiauginti baimę : kolekto de noveloj kaj rakontoj. - Vilnius: Vaga, 1989.
  • Stebuklinga spanguolė : fabelo por infanoj kun ilustraĵoj de la aŭtorino. - Vilnius: Vyturys, 1991.
  • Pragaro sodai : romano. - Vilnius: Vaga, 1992.
  • Ragana ir lietus : romano. - Vilnius: Vaga, 1993.
  • Agnijos magija : romano. - Vilnius: Vaga, 1995.
  • Ištremtas Tibetas : publicistiko. - Vilnius: Tyto alba, 1996.
  • Kelionė į Šambalą : romano. - Vilnius: Tyto alba, 1997.
  • Prarasta pažadėtoji žemė : romano. - Vilnius: Tyto alba, 1999.
  • Sapnų nublokšti : romano. - Vilnius: Tyto alba, 2000.
  • Ragana ir lietus : romano. - Vilnius: Tyto alba, 2002.
  • Kelionių alchemija : eseoj. - Vilnius: Tyto alba, 2003.
  • Pakalnučių metai : noveloj. - Vilnius: Tyto alba, 2003.
  • Placebas : romano. - Vilnius: Tyto alba, 2003.
  • Mėnulio vaikai : romano. - Vilnius: Tyto alba, 2004.
  • Šokis dykumoje : versoj. - Vilnius: Tyto alba, 2004.
  • Švelnūs tardymai : intervjuoj. - Vilnius: Tyto alba, 2005.
  • Miegančių drugelių tvirtovė : romano. - Vilnius: Tyto alba, 2005.
  • Tibeto mandala : trilogio. - Vilnius: Tyto alba, 2006.
  • Odė džiaugsmui : versoj. - Vilnius: Tyto alba, 2007.
  • Viršvalandžiai : la nefinita lasta libro. - Vilnius: Tyto alba, 2007

Fontoj redakti