Fedkoviĉ Jurij Osip ukraine Юрій Федькович (1834-1888) - fama verkisto, romantika poeto, antaŭulo de ukraina nacia renaskiĝo en Bukovino. Laboris en Moldavio, servis en armeo. Poste estis lerneja inspektoro, teatra redaktoro en Lvivo, redaktis ukrainan gazeton en Ĉernivco, kie li mortis.

Jurij Fedkoviĉ
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1834 (1834-08-08)
en Putyla
Morto 11-an de januaro 1888 (1888-01-11) (53-jaraĝa)
en Ĉernivco
Tombo Ĉernivco vd
Etno ukrainoj vd
Lingvoj ukrainagermana vd
Ŝtataneco Aŭstra imperioAŭstrio-Hungario vd
Profesio
Alia nomo Jurij Kossovan • Huculnevir vd
Okupo lingvisto • poeto • tradukistoverkistosoldato vd
Aktiva en LvivoĈernivcoIași vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Osip Jurij Fedkoviĉ

Ekverkis germane, sed poste, pro la influo de Taras Ŝevĉenkoa verkado, transiris al la ukraina, aŭtoris poemojn, novelojn, dramojn. Ofte oni nomis lin kiel "bukovina najtingalo". Tradukis de la angla, germana, rusa. Por Ukraina antologio estis esperantigita lia rakonto "Safat Ziniĉ".

Lian nomon honore portas Ĉernivca Universitato. En 2004 okaze de lia 170-jariĝo Nacia Banko de Ukrainio emisiis moneron kun lia portreto (vidu la foton).