Jurisprudenco konsistas el la juĝdecidoj de la ŝtataj supraj juĝejoj, de internaciaj juĝejoj (ekz. la Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj), ankaŭ de apelaciaj kortumoj kaj de tribunaloj.

Jurisprudenco en la jursistemo common law redakti

En la landoj kun la jursistemo common law jurisprudenco (angle: case law, regularo fontanta el la procesoj kaj juĝdecidoj) havas tre gravan rolon: la juĝdecidoj de la apelaciaj kortumoj devigas la malsuperajn juĝejojn apliki saman solvon por aliaj juĝaferoj, ili devigas ech siajn kortumojn-aŭtorojn (regulo de precedenco, alinome regulo stare decisis).

Jurisprudenco en la jursistemo kodeksa (romĝermana) redakti

En la landoj kun la jursistemo romĝermana oni malemas agnoski, ke iun juron kreas ne la leĝfaranto sed la juĝejoj. Tiel ekz. en sia artikolo 5 la franca civila kodekso malpermesas la juĝdecidojn-leĝojn: decido de juĝejo ne rajtas fiksi porĉiaman solvon por iu jurdemando, ĝi validas por nur la juĝita afero. Sekve en Francio la solvo alprenita de la kasacia kortumo en juĝafero neniel kaj neniom devigos la apelaciajn kortumojn kaj la tribunalojn verdikti same en similaj juĝaferoj.

Tamen malgraŭ tiu malpermeso la decidojn de la supraj juĝejoj (supra kortumo, kasacia kortumo...) -- precipe la en justicaj gazetoj eldonitajn decidojn -- ĝenerale sekvas la malsuperaj juĝejoj por eviti multiĝon de la jurkontestoj kontraŭ iliaj decidoj i.a. antaŭ kasaciaj kortumoj. Tiel jurisprudenco povas esti rigardata kiel kutimo (ne jurkutimo deviga) de juĝo fare de la juĝejoj. Kvankam ĝi estas neniel normofara, praktike ĝi estas alia jurfonto same kiel doktrino ekzemple.

Kiam iu sama juĝokutimo ekzistas jam de longa tempo, tiam oni parolas pri "konstanta jurisprudenco" -- simile al la regulo quieta non movere (kvieton ne rompi) de la angla-usona jursistemo.

Male povas okazi "jurisprudenca forturno", t.e. ŝanĝo en la interpreto de juraĵo precipe fare de la supraj juĝejoj; sed tia ŝanĝo ofte estas nefacile rimarkebla kaj antaŭvidebla... Jurisprudenca forturno povas rezulti ankaŭ el nova interpretemo de malsuperaj juĝejoj, kiun la supraj juĝejoj sankcias okaze de siaj propraj verdiktoj.

Vidu ankaŭ redakti