Jusef E'TESAMI (aŭ Etesam-ol-molk), irana ĵurnalisto, oficialulo, eldonisto, tradukisto kaj verkisto, naskiĝis en 1874 kaj mortis en 1938. En la 1890aj jaroj, Jusef Etesami fondis la unuan tipografian presejon en nord-okcidenta irana urbo Tabrizo.

Jusef Etesami
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1874 (1874-01-01)
en Aŝtiano
Morto 1-an de januaro 1938 (1938-01-01) (64-jaraĝa)
Lingvoj persaaraba vd
Ŝtataneco Kaĝara Persio vd
Familio
Gefratoj Abolhassan Etessami vd
Infanoj Parvin Etesami vd
Profesio
Okupo lingvistoĵurnalistoesperantistotradukisto • eldonisto • verkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Famaj familianoj de Etesami redakti

Lia patro, Ebrahim, estis de Aŝtiano kaj la estro de financo de la irana provinco Azerio.

Jusef estis la pliaĝa frato de la arkitekto kaj pentristo Abolhasan Etesami kaj la patro de unu el plej famaj poetinoj de la nuntempa Irano, Parvin Etesami.

Ŝtataj postenoj de Etesami redakti

Li estis membro de la Irana Parlamento aŭ Maĝleso dum1909-12. Dum diversaj gravaj tempoj li servis en la Ministerio de Edukado kaj estris kaj la Reĝan Bibliotekon kaj la Maĝlesan Bibliotekon.

Fondinto de la revuo Bahar redakti

Etesami fondis la revuon Bahar (perse: Printempo) en 1910. La revuo Bahar estis sesdek kvar-paĝa monate eldonita dum 1910-1 kaj 1921-2. Kiel notita en ĝia unua numero, la celo de la revuo Bahar estis “provizi … forumon por diversaj gravaj temoj de scienco, literaturo, etiko, historio kaj artisma intereso por komprenemaj homoj kaj por konatigi la publikon kun valora informo.” Plejparto de la materialoj de la revuo estis verkita aŭ tradukita de Jusef Etesami mem kaj granda parto de la revua enhavo estis dediĉita al la okcidenta kulturo kaj literaturo. Laŭ la fama orient-esploristo kaj literaturisto Edward Granville Browne (1928, 489), Bahar estis “tre moderna kaj eŭropeca laŭ tono”. En la Enciklopedio Iranika, Heshmat Moayyad (elp. Heŝmat Moajjed) atentigas pri la “liberala kaj humanisma” orientiĝo de la revuo Bahar.

Tradukoj de Etesami redakti

Krom siaj kontribuaĵoj al Bahar, Jusef Etesami produktis ĉ. kvardek volumojn de diverstemaj tradukoj, probable plej grave kelkajn persajn tradukojn kiel Amin al-Mara de Qasim Tahrir, Les Misérables, vol. 1 de Viktoro Hugo kaj Kabale und Liebe de Friedrich Schiller. Li estis ankaŭ la aŭtoro de la arablingva komentado de Atwaq ad-Dahab far Abolqassem al-Zamaĥŝari , tri-voluma katalogo de manuskriptoj en la Maĝlesa Biblioteko.

Etesami kaj Esperanto redakti

Verŝajne li verkis kaj eldonis la unuan perslingvan artikolon pri Esperanto en Irano en sia modernema revuo Bahar. Tie li ankaŭ menciis parton de la fama Esperanto-himno (La Espero) fare de d-ro Ludoviko Zamenhof.

Fontoj redakti

  • Browne, Edward G. 1928. A literary history of Persia (Beletra Historio de Persujo), vol. 4. Cambridge: Cambridge University Press.
  • Dehkhoda, Ali-Akbar. 1977. Biographical note. En Poems of Parvin (Biografia noto. En Poemoj de Parvin) Etessami, ed. Abolfath Etessami, p. 342. Tehrano: Abolfath Etessami.
  • Etessami, Abolhassan. 1958. Biographical note (Biografia noto). Tehran University News Bulletin 374, pp. 34–7.
  • Moayyad, Heshmat. Etesami, Mirza Yusof Khan Ashtiani, Etessam-al-molk. en Encyclopædia Iranica online.
  • Yusofi, G. H. Bahar. En Encyclopædia Iranica online.

Eksteraj ligiloj redakti