Jussi Lampi
Finlanda muzikisto kaj aktoro (naskiĝis 1961)
Jussi Yrjö Tapani Lampi (naskiĝinta la 9-an de februaro 1961 en Lappajärvi) estas finna aktoro kaj muzikisto. Li aktoris kaj en televidserioj (kun aliaj Ansa ja Oiva kaj Ruusun aika) kaj en filmoj, kun aliaj V2 — Jäätynyt enkeli, Matti kaj Rölli — hirmuisia kertomuksia. En televidserio kaj filmoj pri Rölli li aktoras la figuron Suuri rölli ("granda rölli"), kiun "normala" Rölli timas.
Jussi Lampi | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Jussi Yrjö Tapani Lampi |
Naskiĝo | 9-an de februaro 1961 (63-jaraĝa) en Lappajärvi |
Ŝtataneco | Finnlando |
Familio | |
Infano | Mandi Lampi |
Okupo | |
Okupo | kantisto • drumisto • aktoro • televida aktoro |
Lampi kreskis en Lappajärvi kaj plenkreskule loĝis en Jyväskylä kaj Helsinko. En 1980-aj jaroj Lampi ludis en bando Wanna-Bees. Ekde jaro 1993 Lampi ludas en bando Pink Flamingos. Lampi estas proksimume 2 m alta.
Lia filino estis aktoro kaj kantisto Mandi Lampi, kiu faris sinmortigon en 2008.