Justicejo (Antverpeno)

La justicejo de Antverpeno estas granda konstruaĵo kiun oni ekuzis en 2006. Ĝi estas konsiderata kiel unu el la plej rimarkindaj konstruaĵoj el la 21a jarcento en Belgio.

Tiu ĉi projekto estas kiel katalizilo por harmonia urbanizacio en la suda parto de la urbo Antverpeno. Ĝi estas vitra domo, kie la publiko plej gravas. La aspekto estas grandioza sed subtila. Oni kombinis monumentalecon kun respekto por la homaj dimensioj. La intima karaktero de tiu ĉi publika konstruaĵo signalas ke ĝi estas: medioprotekta, natura kaj kun granda travidebleco inter publikaj kaj privataj spacoj.

Ĝi ekservis kiel juĝejo la 1-an de marto 2006[1].

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. El la broŝuro Antverpeno festas, eld. La Verda Stelo, 2007.