Kállósemjén (kAlOŝemjEn) estas grandvilaĝo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono Nagykálló.

Preĝejoj en Kállósemjén
Kastelo de Kállay en Kállósemjén

La grandvilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Nyíregyháza-Nyírbátor, Nagykálló kaj Balkány estas proksime.

Historio redakti

Dum la historio precipe familio Kállay (kAlai) havis la kampojn. Laŭ dokumentoj ili fondis tie bienocetron kaj fortikaĵon. Pri ili arkeologoj trovis nenion. En 1471 la komunumo estis kampurbo.

Vidindaĵoj redakti

Vidindaĵoj estas Grekokatolika kirko (Kállósemjén), Kastelo de Kállósemjén kaj kapelo. Apud la urbeto medioprotekta lago troviĝas.