Kálmán Kovács (pentristo)

Kálmán Kovács [kovAcx], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kovács Kálmán estis hungara pentristo, grafikisto, altlerneja instruisto.

Kálmán Kovács
Kálmán Kovács
Kálmán Kovács
Persona informo
Naskiĝo 1-an de marto 1927 (1927-03-01)
en Mikušovce
Morto 22-an de januaro 2017 (2017-01-22) (89-jaraĝa)
en Vieno
Ŝtataneco ĈeĥoslovakioHungarioAŭstrio
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Okupo
Okupo pentristo • grafikisto • politika aktivisto
vdr
Geedza paro Kovács en 1972

Kálmán Kovács [1] naskiĝis 1927 en Mikušovce (distrikto Lučenec) (Ĉeĥoslovakio), li mortis la 22-an de januaro 2017 en Vieno.

Biografio redakti

Kálmán Kovács apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li studis en Hungara Belarta Altllernejo de Budapeŝto inter 1950-1956. Liaj plej gravaj instruistoj estis Valér Ferenczy, Pál Molnár C., kaj Nándor Lajos Varga. Li batalis dum la Hungara revolucio de 1956, post falo de la revolucio li rifuĝis al Vieno, li plulernis helpe de stipendio kaj akiris diplomon en belarta akademio de Vieno en 1962. Liaj plej gravaj instruistoj estis Friedensreich Hundertwasser, Oskar Kokoschka, Christian Ludwig Martin. Post la diplomo li longe studvojaĝis, poste li establis atelieron en Vieno. Ĝi estis samtempe centro de la rifuĝintaj hungaroj. Li verkis ankaŭ arthistoriajn studojn, ŝatis krei grafikaĵojn, instruis en altlernejo kaj redaktis-eldonis kontraŭkomunismajn periodaĵojn. En la fruaj 1980-aj jaroj li establis bildogalerion. Post falo de la socialismo li establis atelieron en Öttevény. En 1999 li estis nomumita docento en la Universitato de Okcidenta Hungario. Li ricevis hungarajn premiojn kaj li havis edzinon.

Pentraĵoj redakti

  • vidu la malsuprajn bildojn!

Fontoj redakti