Kálmán Németh (skulptisto)

Kálmán Németh [nEmet], laŭ hungarlingve kutima nomordo Németh Kálmán estis hungara skulptisto, restaŭristo.

Kálmán Németh
Persona informo
Naskonomo Németh Kálmán
Naskiĝo 11-an de oktobro 1903 (1903-10-11)
en Hungario Podolin (Hungara reĝlando)
Morto 27-an de aprilo 1979 (1979-04-27) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo skulptisto
vdr

Kálmán Németh [1] naskiĝis la 11-an de oktobro 1903 en Podolin (Hungara reĝlando, nuntempa Podolínec en Slovakio), li mortis la 27-an de aprilo 1979 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kálmán Németh frekventis metilernejon, sed pro Traktato de Trianon la familio translokiĝis al Fót. Li studis en Reĝa Industriarta Altlernejo, iom poste en Reĝa Belarta Altlernejo. Liaj plej gravaj instruistoj estis Lajos Mátrai, Ferenc Sidló, Jenő Bory kaj Károly Lyka. Li debutis en ekspozicio en 1929. Dum la 2-a mondmilito li estis soldato kun interrompoj, fine li estis militkaptito ĝis 1946. Hejmenveninta li instruis jaron en mezlernejo en Újpest, poste li estis restaŭristo de Belarta Muzeo (Budapeŝto) ĝis la pensiuliĝo en 1965. Li ricevis premiojn en 1963 kaj 1978.

En 1940 li edziĝis.

Li propramene renovigis la penan vinberejan dometon de András Fáy. Lia hejmo estis vivanta muzeo, ankaŭ renkontejo de artistoj.

Elektitaj solaj ekspozicioj redakti

Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti

Elektitaj skulptaĵoj redakti

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2018-09-29. Alirita 2018-09-29.