PORZSOLT Kálmán [pr. porĵolt] estis hungara verkisto, kritikisto, teatrestro. Lia dua edzino estis Mariska Gazsi.

Kálmán Porzsolt
Persona informo
Naskiĝo 10-an de novembro 1860 (1860-11-10)
en Ludas
Morto 8-an de aprilo 1940 (1940-04-08) (79-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Gefratoj Jenő Porzsolt • Gyula Porzsolt vd
Edz(in)o Mariska Gazsi vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • theatre critic • teatrestro vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kálmán Porzsolt naskiĝis en Ludas la 10-an de novembro 1860 kaj mortis en Budapeŝto la 8-an de aprilo 1940.

Lia kariero redakti

Kálmán Porzsolt ekde 1884 estis kritikisto de la Pesti Hírlap, unu el fondintoj kaj sekretario de la Nacia Konsilantaro por Muzeoj kaj Libraroj. Ekde 1894 ĝis 1897 li estis redaktoro de la Fővárosi Lapkiadó (Ĉefurba Gazeteldonejo), ekde 1897 ĝis 1904 direktoro de la Népszínház. Ekde 1904 li denove estis kunlaboranto de la Pesti Hírlap kaj inter 1884 kaj 1915 ankaŭ la redaktoro de la sportgazeto Hercules fondita de li. Li estis la membro de la Societo Petőfi.

El liaj teatraĵoj redakti

  • A párbaj (1881);
  • Vetélytársak (1901);
  • Asszony (1906);
  • Gyermekkirály (1909).

Fonto redakti

  • Magyar Színházművészeti Lexikon