Károly Bakonyi (vitisto)

Károly Bakonyi [kAroj bakonji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bakonyi Károly estis hungara altlerneja instruisto, plibonigisto pri vitoj.

Károly Bakonyi
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1921 (1921-12-22)
en Csopak
Morto 26-an de majo 2010 (2010-05-26) (88-jaraĝa)
en Keszthely
Mortokialo pulma kancerodrono
Tombo Keszthely
Ŝtataneco Hungario
Alma mater University of Horticulture and Food Industry
Okupo
Okupo ĝardenkulturisto • plant breeder • vinkultivisto • vinfaristo • universitata instruisto
vdr

Károly Bakonyi[1] naskiĝis la 22-an de decembro 1921 en Csopak, li mortis la 26-an de majo 2010 en Keszthely.

Biografio redakti

Károly Bakonyi finis vitistan faklernejon en Balatonarács en 1941, poste en simila lernejo en Budafok, fine li akiris agronomian diplomon en altlernejo en Budapeŝto en 1959. Inter 1949 kaj 1960 li laboris en agronomia instituto, inter 1960-1974 en Agronomia Universitato. En tiu periodo li esploris kaj instruis, ofte laboris en la universitata bieno en Cserszegtomaj. Li doktoriĝis en 1964 en la universitato, kie li kreis novajn vitospecojn. Inter ili la plej fama estas "cserszegi fűszeres" [ĉersegi fUsereŝ]. Jam kiel emerito li laboris plu inter 1982 kaj 2002. Li ricevis plurajn premiojn inter 1972-2009. Lia edzino naskis 2 gefilojn en 1953 kaj 1957.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az Olasz rizling szőlőfajta néhány klónja és szelektálása (disertaĵo, 1964)
  • Olasz rizling szőlőfajta klónszelektálása és klónjainak értékelése (1968)
  • A korszerű szőlőtermesztés alapjai (kunaŭtoro, 1975)
  • Kertészeti termelés (kunaŭtoro, studenta lernolibro, 1975)
  • Nemesítői észrevételek a fajtaváltásról (kunaŭtoro, 1996)
  • A szőlőalany-nemesítés és eredményei hazánkban (kunaŭtoro, 2006)

Fontoj redakti

Referencoj redakti