Károly Balla (ĵurnalisto)

BALLA Károly (pro. balla) estis rumania hungara ĵurnalisto, poeto, redaktoro, tradukisto naskita en Arado la 26-an de oktobro 1909 kaj mortinta 1959.

Károly Balla
Persona informo
Naskiĝo 26-an de oktobro 1909 (1909-10-26) (114-jaraĝa)
en Arad
Okupo
Okupo ĵurnalisto • poeto • Literatura tradukisto
vdr

Biografio redakti

Károly Balla debutis en 1927 en gazeto Brassói Lapok, kies li estis raportisto el Arado ĝis 1929. Dume kun sia bofrato Tibor Fáskerti li eldonis kaj redaktis la maldekstrotendencan gazeton Virradat (1928-29). De 1929 ĝis 1931 li estis interna kunlaboranto de la Brassói Lapok, poste denove ĝis 1935 ĝia raportisto de Arado. Li estis kunlaboranto de Erdélyi Hírlap, de 1938 ĝis 1940 redaktoro de Aradi Közlöny. Post la milito li estis ĝis 1951 respondecredaktoro de Jövő. Li tradukis el rumana lingvo.

Verko kaj tradulaĵo redakti

  • Ki vállalja a célt? (poemoj, Arad 1936);
  • A. G. Vaida: Jeltüzek (romantradukaĵo, 1951).

Fontoj redakti