Károly Conlegner, laŭ hungarlingve kutima nomordo Conlegner Károly estis hungara profesoro, bankisto.

Károly Conlegner
Persona informo
Naskiĝo 18-an de oktobro 1812 (1812-10-18)
en Nové Zámky
Morto 21-an de decembro 1892 (1892-12-21) (80-jaraĝa)
en Neverice
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Károly Conlegner [1] naskiĝis la 18-an de oktobro 1812 en Hungara reĝlando en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio). Li mortis la 21-an de decembro 1892 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Conlegner frekventis gimnazion en Nagyszombat, poste li akiris diplomon en Vieno. Post siaj studoj li laboris en la sama urbo, poste li hejmenvenis kaj li laboris en la familia entrepreno. En 1846 li estis nomumita instruisto en la ĵus transformita Industria lernejo József. Dum la Hungara revolucio de 1848 li estis direktoro de presejo pri la novaj hungaraj bankbiletoj, tial post falo de la revolucio li devis kaŝiĝi. Baldaŭe li revenis al Pest (urbo) kaj li estis privata instruisto, poste li denove instruis en la industria lernejo. En 1857 li estis nomumita publika ordinara profesoro en la sama lernejo, ĉar ĝi jam iĝis "Teknika Universitato József". En 1864 kune kun József Eötvös ili establis la unuan hungaran industrian bankon, kies subdirektoro li estis. En la studjaro 1872 li estis rektoro, li pensiuliĝis en 1877.

Fontoj redakti