Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

ENDRE Károly estis rumanuja hungara poeto, tradukisto naskita en Temeŝvaro la 27-an de aprilo 1893 kaj mortinta samloke la 7-an de februaro 1988.

Biografio redakti

Károly Endre finis en 1910 en sia naskiĝurbo la Superan Komercan Lernejon; estis tekstilfabrika oficisto en Budapest, ekde 1914 bankoficisto en Temesvár, en 1916 li iĝis soldato, en 1919 fabrikoficisto. Ekde 1920 ĝis 1949 li estis ĉefsekretario de komerca intereskorporacio, ekde 1949 ĉeflibrotenanto de socialistaj grandkomercaj unuoj, poste revizoro en Temesvár ĝis 1957. En 1919 li estis kunulredaktoro de Ébredj!, en 1920 de Szemle. En 1924-25 li estis la redaktoro de ŝercgazeto Fajankó sub kaŝnomo Andreas. Ekde 1919 li estis ano de la Arany János Társaság de Temeŝvaro, ekde 1946 ĝia ĉefsekretario. Li estis ano de la komenco de la Erdélyi Helikon íróközösség kaj de KZST ekde 1929.

Ĉefaj verkoj redakti

  • Az ember, aki járva jár, v., Bp., 1922;
  • Az ember a csillagok alatt, v., Temesvár, 1947;
  • Válogatott versek, Bk., 1957;
  • A felszabadulás rapszódiái, v., Bk., 1959;
  • Elégiák és rapszódiák, v., Bk., 1962;
  • Endre Károly legszebb versei [előszó Majtényi Erik], Bk., 1964;
  • Versek, gyűjteményes kiad. [bev. Méliusz József], Bk., 1965;
  • Őszutóm versei, Temesvár, 1972;
  • Görzi elégiák, életregény versben, Bk., 1978;
  • Periandrosz. Verses dráma öt felvonásban, előjátékkal Hérodotosz történeti könyvei nyomán, Bk., 1982;
  • Örök megújhodás, cikkek, útijegyzetek, emlékezések, Bk., 1988.

Fontoj redakti