Károly Faller [kAroj faler], laŭ hungarlingve kutima nomordo Faller Károly estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia patro estis Gusztáv Faller (1816).

Károly Faller
Persona informo
Naskiĝo 21-an de majo 1857 (1857-05-21)
en Banská Štiavnica
Morto 30-an de majo 1913 (1913-05-30) (56-jaraĝa)
en Budapeŝto
Familio
Patro Gusztáv Faller
Infano Gusztáv Faller
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Károly Faller [1] naskiĝis la 21-an de majo 1857 en Hungara reĝlando en Selmecbánya (nuntempa Banská Štiavnica en Slovakio). Li mortis la 30-an de majo 1913 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Faller frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Kassa, poste minadan kaj arbaran akademion en Selmecbánya, kie li akiris inĝenieran diplomon en 1878. Post la diplomo li laboris en fandejo, sed pro soldatservo interrompo okazis. Inter 1882 kaj 1891 li instruis en la akademio, poste li denove laboris en diversaj fandejoj, fine li revenis al la akademio, kie li ĝismorte instruis, sed li estis ankaŭ katedrestro. Li estis la unua en Hungario, kiu okupiĝis serioze pri metalurgio de metaloj escepte la feron. En la 1910-aj jaroj li multe okupiĝis pri fandado de baŭksitoj. Li havis edzinon, kiu naskis 4 filojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A fémek olvasztásáról elektromos úton (Pri fandado de metaloj helpe de elektro), (1885)
  • A fémkohászattan kézikönyve, 1-4 (Manlibro de la metalurgio), (1896–1904)
  • A kemény ólom mikrostruktúrája (1905)
  • Fémkohászat (Metalurgio), (1909)

Fontoj redakti