HALLER Károly estis hungara juristo, universitata profesoro naskita en Sibio la 14-an de oktobro 1836 kaj mortinta en Budapeŝto la 7-an de februaro 1911.

Biografio redakti

Károly Haller estis de 1863 jurakademia profesoro en Koloĵvaro (aŭstria privatjuro, komerca kaj ŝanĝjuro, minejjuro). Post la fondo de la Universitato de Koloĵvaro li instruis aŭstrian privatjuronn (1873–1904). De 1884 ĝis 1886 li estis urbestro de Koloĵvaro. Li havis grandajn meritojn pri urbaranĝo kaj fondado de pluraj publikinstitutoj. De 1904 li estis ano de la supera ĉambro.

Verkoj redakti

  • Az általános polgári törvénykönyv... (Kolozsvár, 1865);
  • Adalék a jog források elméletéhez (Bp., 1876);
  • I. Észrevételek a magyar általános polgári törvénykönyv tervezetének általános részére, az öröklési jog részére, s a dologi jogi részre (I–III. Bp., 1882–1884);
  • Az osztrák általános polgári törvénykönyv szövege (Bp., 1887).

Fonto redakti

Magyar Életrajzi Lexikon