Károly Hodor
HODOR Károly estis hungara bienulo, reĝa juĝisto, historiesploristo naskita en Torda la 22-an de majo 1796 kaj mortinta en Doboka la 11-an de junio 1881.
Károly Hodor | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 22-an de majo 1796 en Turda |
Morto | 11-an de junio 1881 (85-jaraĝa) en Dăbâca |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | historiisto |
Biografio redakti
Károly Hodor estis skribisto inter 1815–21 de la ĉefĉefgubernio de Transilvanio. En 1825 oni elektis lin reĝa juĝisto de departemento Doboka. Li priokupiĝis precipe pri historio de Transilvanio. Lian manuskriptokolekton li donacis al la Erdélyi Múzeum. Li partoprenis en la redaktado de verko Magyarország családai kune kun Iván Nagy.
Verkoj redakti
- Doboka vármegye természeti és polgári esmertetése (Kolozsvár, 1837).