Károly JOBBÁGY [kAroj jobAdj], hungare Jobbágy Károly estis hungara poeto, tradukisto, instruisto kaj profesoro.

Károly Jobbágy
Persona informo
Naskiĝo 27-an de majo 1921 (1921-05-27)
en Balassagyarmat
Morto 16-an de januaro 1998 (1998-01-16) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario vd
Partio Hungara Demokrata Forumo vd
Memorigilo Károly Jobbágy
Profesio
Okupo tradukistoinstruisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Károly Jobbágy naskiĝis, kiel Jancsovits Károly la 27-an de majo 1921 en Balassagyarmat. Li mortis la 16-an de januaro 1998 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Li frue aliĝis al socialdemokratoj. En 1943 li devis batali en la 2-a mondmilito, kie fine li estis militkaptito en Siberio. Li estis libera en 1947, sed pro poemo li estis kondamnita unu jaron en malliberejo. Post unu jaro li hejmenvenis kaj finlernis la universitaton por rusa lingvo kaj tradukisto. Li instruis en universitato, sed en 1956 pro poemo li devis forlasi la universitaton, poste li instruis en mezlernejo. Liaj poemoj ne aperis ĝis la 1960-aj jaroj.

Verkoj (selekto) redakti

  • Feltámadás (Reviviĝo), poemoj, 1955
  • Hó és nap (Neĝo kaj suno), poemoj, 1962, 1963
  • Papírszárnyak (Paperaj flugiloj), 1970
  • Tigrisek lázadása (Ribelo de tigroj), 1993
  • Mondják, a Himnuszt énekelték (Oni diras, ke oni kantis la himnon), poemaro pri revolucio en 1956, 2006

Fontoj redakti

  • Hungara Vikipedio