Károly Kós (arkitekto, verkisto)

Rumania hungara arkitekto, grafikisto, verkisto, literaturorganizinto (1883-1977)

KÓS Károly (karoj koŝ) Kosch estis rumania hungara arkitekto, grafikisto, verkisto, literaturorganizinto. Li estis naskita en Aŭstrio-Hungario la 16-an de decembro 1883 en la urbo Temesvár (nun Rumanio) kaj mortinta la 24-an de aŭgusto 1977 en Kluĵo. Li estis la patro de la etnografo Károly Kós, agronomo Balázs Kós, skulptisto András Kós, aktorino Zsófia Koós.

Károly Kós
Persona informo
Naskonomo Kósch Károly
Naskiĝo 16-an de decembro 1883 (1883-12-16)
en Timișoara,  Aŭstrio-Hungario
Morto 24-an de aŭgusto 1977 (1977-08-24) (93-jaraĝa)
en Kluĵo,  Socialisma Respubliko Rumanio
Tombo Tombejo Házsongárd
Lingvoj hungara
Ŝtataneco HungarioRumanio
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Familio
Infanoj Zsófia KoósBalázs KósAndrás KósKároly Kós (etnografo)
Okupo
Okupo arkitektoverkisto • grafikartisto • book designer • redaktoro • eldonisto • instruistopolitikisto
vdr

Kariero redakti

Károly Kós akiris maturecdiplomon en Koloĵvaro en 1901, diplomon de inĝeniero pri arkitekturo en Budapeŝto en 1907. Li estis la renoviganto de la stilo de hungara arkitekturo sekvinte la anglajn arkitektojn John Ruskin kaj William Morris kaj la finnan arkitekton Eero Saarinen. En 1918 oni nomumis lin profesoro al la katedro de arkitekturo de la Industriarta Artlernejo en Budapeŝto, sed li ne okupis ĝin: "...mi opinias, ke en Transilvanio oni plibezonas min" kaj revenis hejmen. (Transilvanio fariĝis tiam parto de Rumanio). En 1924 li fondis la sendependan libroeldonejon Erdélyi Szépmíves Céh kaj kune kun Sándor Szolnay en 1931 la asocion de artistoj Barabás Miklós Céh. Li partoprenis ankaŭ en Verkista laborkomunumo Helikon kaj en la redaktado de la literatura revuo Erdélyi Helikon.

Konstruaĵoj projektitaj de Károly Kós redakti

  • Reformita paroko en Óbuda, Budapest (1908–1909)
  • Romkatolika preĝejo, Zebegény (1908–1909) – kun Jánszky Béla
  • Pavilonoj en Bestoĝardeno (ekz. Birdodomo), Budapest (1909–1910) – kun Dezső Zrumeczky
  • Loĝdomo en Stana; la „Varjúvár” (1910)
  • Lernejo en strato Városmajor, Budapest (1910–1912) – kun Györgyi Dénes
  • Centro de Laborist-kaj Oficistkolonio „Wekerle”, Budapest (1912–1913)
  • Székely Nemzeti Múzeum (Sikula Nacia Muzeo), Sepsiszentgyörgy (1911–1912)
  • Reformita preĝejo, Kolozsvár, Monostori út (1912–1913)
  • "Kós-ház”, "Kós-domo" (konstruiĝis en 1931) Miskolc, Görgey u. 32
  • Műcsarnok, Kolozsvár (1943) (Artaĵekspoziciejo)
  • Parte restarigado de la naskiĝdomo de reĝo Matiaso la 1-a, Kolozsvár (1944)

Arkitekturaj fakverkoj redakti

  • Erdély népi építészete (1908)
  • Erdély kövei (1922)
  • A lakóház művészete (1928)
  • A székely nép építészete (1944)
  • Erdély népi gazdasági építészete (1944)
  • Falusi építészet (1946)
  • A kollektív gazdaság üzemi épületberendezése (1954)
  • Mezőgazdasági építészet (1957)

Beletraj verkoj redakti

  • Atila Királról Ének - balado (1909, 1923)
  • Gálok - romaneto (1919, 1930)
  • Varjú-nemzetség - romano (1925)
  • Az országépítő - romano (1934)
  • Budai Nagy Antal - dramo (1936)
  • István király - dramo (1942)

Historiaj kaj politikaj verkoj redakti

  • Régi Kalotaszeg (1911)
  • Testamentum és agrikultura (1915)
  • Sztanbul (1918)
  • Kiáltó Szó - flugfolio, kunulaŭtoro. (1921)
  • Erdély (1929) - kulturhistoria skizo
  • Kalotaszeg (1932)

Fonto redakti

Bibliografio redakti

  • Varró János: Kós Károly, a szépíró. Dacia Könyvkidó, Kolozsvár, 1973.
  • Anthony Gall: Kós Károly műhelye: Tanulmány és Adattár. The Workshop of Károly Kós: A Study and Documentation. Budapest, Mundus Kiadó, 2002, 527 pp. (Parallel text in Hungarian and English.)

Eksteraj ligiloj redakti