Károly KAÁN [kAroj kAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kaán Károly estis hungara inĝeniero pri arbaroj, politikisto, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1924).

Foto pri Károly Kaán
Memortabulo pri Károly Kaán

Károly Kaán [1] naskiĝis la 12-an de julio 1867 en Nagykanizsa. Li mortis la 28-an de januaro 1940 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Kaán frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitaton en Selmecbánya inter 1885-1890. Komence li estis arbaristo. En 1898 li plulernis en Germanio, poste li studvojaĝis al Habsburga Imperio kaj Germanio. En 1908 li jam laboris en la ministerio, baldaŭe li estis vicministro. Li kodigis leĝon pri arbarigo de Granda Hungara Ebenaĵo. Li emeritiĝis en 1925, sed poste li strebis por medioprotektado.

Memorigiloj redakti

  • memormedalo fondita en 1984
  • memortabulo en Budapeŝto
  • elvidejo en Budapeŝto

Verkaro (elekto) redakti

  • Nemzeti akczió és erdőgazdaság, (1902)
  • A természetvédelem és a természeti emlékek fenntartásának kérdéseihez, (1914)
  • Erdőt az Alföldre! (1920)
  • Gazdaságpolitikai feladatok, (1936)

Fontoj redakti