Károly Kalchbrenner

Károly Kalchbrenner [kAroj kalĥbrener], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kalchbrenner Károly estis hungara luterana pastro, botanikisto, fungosciencisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1872).

Károly Kalchbrenner
Persona informo
Naskiĝo 5-an de majo 1807 (1807-05-05)
en Pöttelsdorf
Morto 5-an de junio 1886 (1886-06-05) (79-jaraĝa)
en Spišské Vlachy
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Marteno Lutero de Wittenberg-Halle
Okupo
Okupo botanikisto • fungosciencisto • pastoro
vdr

Károly Kalchbrenner [1] naskiĝis la 5-an de majo 1807 en Petőfalva (nuntempa Pöttelsdorf en Aŭstrio). Li mortis la 5-an de junio 1886 en Szepesolaszi (nuntempa Spišské Vlachy en Slovakio).

Biografio redakti

Károly Kalchbrenner lernis teologion en Sopron kaj Halle an der Saale. En 1831 li estis vicpastro en Pest (urbo). En la sekva jaro li jan estis ordinara pastro en Szepesolaszi. Ekde 1847 li okupiĝis ankaŭ pri botaniko, baldaŭe precipe pri fungoj. Liaj artikoloj aperis ankaŭ eksterlande. En 1881 li emeritiĝis. Lian nomon gardas fungaĵo Kalchbrenneriella.

Verkaro (elekto) redakti

  • Abendandacht am Schlusse des Jahres 1843 gehalten in der evangelischen Kirche A. C. zu Wallendorf, (1843)
  • A szepesi gombák Jegyzéke II, (1867)
  1. Új vagy kevésbé ismert hasgombák, (1884)

Fontoj redakti