Károly Keczkés [kAroj keckEŝ? keĉkEŝ?], laŭ hungarlingve kutima nomordo Keczkés Károly estis hungara hidrologo-inĝeniero. Lia nobela antaŭnomo estis gánóci.

Károly Keczkés [1] naskiĝis la 18-an de novembro 1799 en Hungara reĝlando en Lőcse (nuntempa Levoča en Slovakio). Li mortis la 23-an de novembro 1856 en Pécs.

Biografio redakti

Károly Keczkés akiris diplomon en Institutum Geometricum en 1823. Post siaj studoj li faris mapistan laboron pri Danubo. En 1829 li iĝis fakinĝeniero pri navigado, poste li faris projektojn pri kanalizado de Rába, ekde 1837 de Danubo. En 1844 li estis nomumita ĉefinĝeniero, poste li okupiĝis pri Tiso. Ekde 1847 li gvidis la plenan projekton pri kanalizado de Tiso. Dum la Hungara revolucio de 1848 li ricevis la taskon denove okupiĝi pri la Danubo. Post falo de la revolucio li ricevis signifan postenon en la ministerio en Vieno. En 1855 li ricevis la taskon okupiĝi pri inundoj de Tiso, krome li inventis maŝinon, kiu helpis la hidrologiajn laborojn.

Restinta publikaĵo redakti

  • Ártér kiszámítás, védmunkálati költség és vízszerkezetek iránti munkálat (1867)

Fontoj redakti