KERÉNYI Károly [kerenji karoj] estis klasik-filologo, religihistoriisto, universitata profesoro, redaktoro, ano de MTA naskita en Temeŝvaro la 15-an de januaro 1897 kaj mortinta en Kirchberg apud Zuriko, (Svislando) la 14-an de aprilo 1973. Lia filino estis Grácia Kerényi.

Károly Kerényi
Persona informo
Naskiĝo 19-an de januaro 1897 (1897-01-19)
en Timișoara, Reĝlando Hungario,  Aŭstrio-Hungario
Morto 14-an de aprilo 1973 (1973-04-14) (76-jaraĝa)
en Kilchberg ZH
Lingvoj germanahungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös LorándUniversitato Erzsébet
Familio
Infano Grácia Kerényi
Okupo
Okupo klasika filologo • verkisto • universitata instruisto • mitologo • historiisto de religioj
vdr

Biografio redakti

Kerényi en Budapeŝto doktoriĝis en 1919 kaj li akiris atestilon de instruisto pri latina-helena lingvoj en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Komence li instruis en mezlernejo, de 1934 en Universitato de Pécs klasik-filologion kaj antikvan historion. En 1941–43 li profesoris en Szeged, sekve en Budapeŝto. Li redaktis la revuon Sziget kaj libroserion Kétnyelvű klasszikusok (Dulingvaj klasikuloj), inter 19241934 Egyetemes Philologiai Közlöny, pli malfrue la seriojn Műhely kaj Pannónia Könyvtár. En 1929 en Grekujo li renkontiĝis kun W. F. Otto, kies religihistoria verkaro influis lin grave; la fino de la tridekaj jaroj li fariĝis internacie konata kiel religihistoriisto. En 1943 li elmigris Svislandon. En sia decido havis rolon la kunagado kun Carl Gustav Jung. Ili kune verkis la verkonEinführung in das Wesen der Mythologie (Zuriko, 1942) kaj fondis la Instituton C. G. Jung, kie li ofte prelegis. En vintra semestro de 1955–56-a studjaro li gastprofesoris en Bonn, en 1960 en Oslo, Romo, en 1961 Universitato de Zuriko, en 1964 en Ĝenevo. Li estis ano de la scienckomisio de Rowohlt Deutsche Enzyklopädie. Lian verkon Greka mitologio oni tradukis en 10 lingvojn.

Verkoj ĉefaj redakti

  • Ókortudomány (Kecskemét, 1935).
  • Dionysos und das Tragische in der Antigone (Frankfurt am Main, 1935).
  • Apollon (Wien, 1937).
  • Töchter der Sonne (Zuriko, 1944)
  • Romandichtung und Mythologie – ein Briefwechsel mit Thomas Mann (1934-1945, Zuriko, 1945)
  • Gespräch in Briefen, Zuriko, 1960).
  • Die Mythologie der Griechen, I. Göttergeschichten (Zuriko, 1951; Londono, 1951).
  • Stunden in Griechenland (Zuriko, 1952).
  • Unwillkürliche Kunstreisen (Zuriko, 1954).
  • Die Mythologie der Griechen, II. Heroengeschichten (Zuriko, 1958; Londono, 1959).
  • Abenteuer mit Monumenten (Olten, 1959).
  • Prometheus (Hamburg, 1959); Tessiner Schreibtisch (Stuttgart, 1963); Der höhere Standpunkt. Zum Humanismus des integralen .
  • Menschen (München, 1971).
  • Briefwechsel aus der Nähe (letrŝanĝoj kun Hermann Hesse, München, 1972).
  • Dionysos (Princeton, 1976)
  • Werke in Einzelausgaben, München (I. vol. Humanistische Seelenforschung, 1966; II. vol Auf Spuren des Mythos, 1967; III. vol. Tage- und Wanderbücher, 1969; VII. vol Antike Religion, 1971; VIII. vol. Dionysos, 1976).

Fonto redakti