Károly Polinszky

hungara politikisto

Károly Polinszky [kAroj polinski], laŭ hungarlingve kutima nomordo Polinszky Károly estis hungara kemiisto, profesoro, ministro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio.

Károly Polinszky
Persona informo
Naskiĝo 19-an de marto 1922 (1922-03-19)
en Budapeŝto
Morto 15-an de aŭgusto 1998 (1998-08-15) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Eötvös József Gimnázium (Budapest) • Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo kemia inĝeniero • politikisto • universitata instruisto
vdr

Károly Polinszky naskiĝis la 19-an de marto 1922 en Budapeŝto. Li mortis la 15-an de aŭgusto 1998 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Polinszky frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1940-1944 poste li eklaboris en la universitato. En 1948 li doktoriĝis, eklaboris en instituto pri nafto kaj gaso, fine li aliĝis al komunistoj. Ekde 1949 li estis direktoro kaj instruis en la universitato en Budapeŝto, ekde 1951 ankaŭ en universitato de Veszprém. Inter 1963-1974 li estis ankaŭ vicministro, poste ĝis 1980 ministro pri edukado. Li ricevis premion Kossuth en 1961, inter 1950-1987 ankaŭ aliajn premiojn.

Verkaro (elekto) redakti

  • Gázipar (Gasoindustrio) 1949
  • Általános kémia (Ĝenerala kemio) 1950
  • Műtrágyagyártásunk fejlesztésének kérdései (Demandoj pri evoluo de produktado enlanda de sterkaĵoj) 1954
  • Kémiai technológia I–III (Kemia teknologio 1-3) 1959–1961
  • Higher education in Hungary 1985

Fontoj redakti