Károly Róbert Kertész
Károly Róbert Kertész [kAroj kertEs], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kertész Károly Róbert estis hungara arkitekto, subministro, profesoro. Lia nomo foje aperis en pli mallonga formo Kertész K. Róbert.
Károly Róbert Kertész | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Kertész Károly Róbert |
Naskiĝo | 9-an de junio 1876 en Budapeŝto |
Morto | 28-an de aŭgusto 1951 (75-jaraĝa) en Budapeŝto |
Mortokialo | pulma kancero |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungara reĝlando |
Alma mater | Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto |
Okupo | |
Okupo | arkitekto • verkisto • instruisto • vojaĝisto |
Verkoj | Agrikultura Universitato (Gödöllő) Konkoly Observatorio |
Károly Róbert Kertész [1] naskiĝis la 9-an de junio 1876 en Budapeŝto. Li mortis la 28-an de aŭgusto 1951 en Budapeŝto.
Biografio redakti
Károly Róbert Kertész akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József. Inter 1900 kaj 1908 li instruis en la menciita universitato, poste li havis postenon en ministerio pri religio kaj eduko. Post jaroj li estis eĉ subministro. En 1918 li estis nomumita privata profesoro. Li studvojaĝis al Eŭropo, Azio, Ameriko. Krom la okupiĝoj li faris ankaŭ projektojn, ekzemple pri logdomoj, gimnazio, urbocentro de Budapeŝto, ofte kune kun Gyula Sváb.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti
- observatorio de Budapeŝto (kunarkitekto)
- gimnazio en Gödöllő (1923-1929, kunarkitekto, nun jam kampuso)
Elektitaj publikaĵoj redakti
- Japán művészete (Arto de Japanio), (1905)
- A magyar parasztház (kunaŭtoro, 1907)
- Nemzeti építőművészet (1916)