Károly Szathmáry

SZATHMÁRY Károly, (satmari) P. Szathmáry estis hungara verkisto, instruisto. Li naskiĝis en Szilágysomlyó la 24-an de julio 1831 kaj mortis en Budapeŝto la 14-a de januaro 1891.

Károly Szathmáry
Persona informo
Naskonomo Szathmáry Károly
Naskiĝo 24-an de julio 1831 (1831-07-24)
en Șimleu Silvaniei
Morto 14-an de januaro 1891 (1891-01-14) (59-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Károly Szathmáry studis en Zilah kaj poste juron en Kolozsvár kaj li iĝis oficisto (1847). Post la liberecbatalo en 1848-1849 li estis malliberigita. Poste li instruis en privatinstituto. Ekde 1858 li instruis en Máramarossziget, Nagyenyed, en 1869 li iĝis deputito en la landkunveno. Li redaktis ekde 1878 la Országgyűlési Napló (Taglibro de Landkunveno). Li estis ano de la Societo Kisfaludy (1869) kaj de la Societo Petőfi (1876). En 1872 li establis la asocion Országos Kisdedóvó Egyesület (Asocio Landa por Infanĝardenoj), kies li fariĝis prezidanto en 1877.

Verkoj redakti

  • Sirály (romano, I – III., Pest, 1855);
  • Erdély vészcsillaga (romano, I – III.,Pest, 1857);
  • Bethlen Miklós (romaneca biografio, Pest, 1858);
  • A gyulafehérvári-nagyenyedi Bethlenfőtanoda története (Nagyenyed, 1862);
  • Bethlen Gábor ifjúsága (romano, I – II., Pest, 1866);
  • Magyarhon fénykora (Pest, 1869);
  • Az ország sebei (romano, Pest, 1871);
  • Az emberi művelődés története (IIII., Bp., 1876 – 77);
  • Gróf Teleki Blanka életrajza (Bp., 1886);
  • Balassa Bálint (romano, Bp., 1887).

Fonto redakti