Károly Szelle
SZELLE Károly [sele] estis rumania hungara kuracisto, komponisto. Li naskiĝis en Arado la 21-an de marto 1891 kaj mortis en Arado en 1958.
Kariero redakti
Károly Szelle estis kuracisto en sia naskiĝurbo kaj publikis fakartikolojn interalie en Orvosok Lapja kaj Praxis Medici. Li muzikis bonege, pianludis ankaŭ en la vesperfestoj de la Kölcsey Egyesület.
Komponaĵo redakti
- Maharadzsa opereto, prezentita en 1919 en la loka teatro.
Fonto redakti
- Romániai magyar irodalmi lexikon Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine