Kärcher (aŭ Kaercher) estas germana familia nomo, devenanta el sudokcidenta Germanio.

Kärcher
kompanio vd
Dum 2-a de januaro 1945 - nekonata/nuntempe
Jura formo SE & Co. KGaA
Fondintoj Alfred Kärcher vd
Sidejo Winnenden
Lando Germanio
Dungitoj 13 500
Agokampo Altprema purigilopolvosuĉilo • robota polvosuĉilo • battery lawn mower
TTT Oficiala retejo
vdr
Polvosuĉilo de Kärcher

Alfred Kärcher GmbH & Co. KG. estas tutmonde aganta entrepreno kun ĉefsidejo en Winnenden. La firmao Kärcher estas produktanto de purigaj aparatoj kaj kompletaj purigaj sistemoj.

La firmao Kärcher estis fondita en 1935 de Alfred Kärcher en Stuttgart-Bad Cannstatt. La entrepreno translokiĝis en 1939 al la nuna sidejo, Winnenden.

La kompanio ellaboris la unuan altpreman purigilon kun varmega akvo sub alta premo en 1950 kaj Kärcher eĉ hodiaŭ estas la plej konata reprezentanto de purigiloj de alta premo. Ĝi produktas ankaŭ vaporpurigilojn, polvosuĉilojn, plankopurigilojn kaj similajn domajn aparatojn.

Penetro en la ĉiutagan parolon redakti

Purigi per Kärcher [kerĥer] signifas en la franca (nettoyer au Kärcher) „elsterkigi la porkejon“ aŭ „precize purigi“. La plej konata ekzemplo por tio estas la elparolo de franca ministro por internaj aferoj Nicolas Sarkozy: Li volis purigi la Parizan randurbon La Courneuve „per Kärcher“. Tiun eldiron multaj partoprenantoj de Tumultoj en Francio en 2005 konsideris ofendo.

Eksteraj ligiloj redakti