Kétegyháza [kEtedjhAza], rumane Chitighaz estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Békés, en Distrikto Gyula. La loknomo signifas: ambaŭ eklezioj.

kastelo de Kétegyháza

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Kétegyháza situas sur ebenaĵo, laŭ la landlimo hungara-rumana, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Arad (urbo), krome estas fervojo al Makó kaj iam al Kisjenő. Elek estas proksime.

Historio redakti

La kampoj longe apartenis al fortikaĵo de Gyula. La unua mencio devenis el 1412. La vilaĝo senhomiĝis en 1686 pro la kontraŭturkaj bataloj. En 1723 rumanoj refondis ĝin. Kastelo de Andrássy-Almássy (andrAŝi-almAŝi) en 1742, en 1749 kapelo, en 1779 ortodoksa preĝejo konstruiĝis. La rumanoj okupis la komunumon en 1919, ekde 1920 la nova limo preteriras. Nun en la kastelo faklernejo kaj muzeo pri kampaj maŝinoj troviĝas.

Famuloj redakti

En Kétegyháza naskiĝis oraĵisto Lajos Pál.