Küchendorf[1] (germane por: provizadvilaĝo) estis la titolo de kelkaj komunumoj en la ĉirkaŭajo de Erfurto. Al ili apartenis i.a. Witterda, Hochheim, Melchendorf, Daberstedt kaj Dittelstedt. La kvar laste menciitaj lokoj hodiaŭ estas parto de la ĉefurbo turingia.

Karlo de Erthal (+1802), la lasta princĉefepiskopo majenca.

Ties tasko estis provizadi la majencan ĉefepiskopan-princelektistan administracion en Erfurto per nutraĵoj. Poste la nutraĵoj kelkfoje anstataŭiĝis per monaj subvencioj. Por tio la komunumoj ricevis kompense privilegiojn impostajn kaj restis ankaŭ post la reformacio katolika.

Ekzemplo de Küchendorf ekster Erfurto estas la vilaĝo de Oberpörlitz funkciante kiel provizadvilaĝo de Ilmenau.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Johann Christoph Adelung, Grammatisch-kritisches Wörterbuch der Hochdeutschen Mundart, vol. 2, Lepsiko 1796, p. 1811.