Křivoklát (burgo)

Tiu ĉi artikolo temas pri burgo. Pri kampourbo temas artikolo Křivoklát.

Křivoklát (legu KrĵivoklAt) estas unu el plej konataj burgoj en Ĉeĥio, situanta en Mezbohemia regiono, en samnoma vilaĝo kaj somerrestadejo 13 km de urbo Rakovník. Pro sia eksterordinara kulturhistoria valoro la burgo estis proklamita kiel Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio.

Křivoklát

Burgo Křivoklát

Burgo Křivoklát
burgo
Geografiaj informoj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Geografia situo 50° 2′ 16″ N, 13° 52′ 21″ O (mapo)50.03777777777813.8725Koordinatoj: 50° 2′ 16″ N, 13° 52′ 21″ O (mapo)
Křivoklát (Ĉeĥio)
Křivoklát (Ĉeĥio)
DEC
Křivoklát
Křivoklát
Situo de Křivoklát
Map
Konstruita 1240
Rekonstruita 1471
Devena posedanto Venceslao la 1-a
Retadreso Oficiala burga retpaĝo
vdr

Burgo Křivoklát estadis ofte loko de deviga restadejo de politikaj kontraŭuloj de regantoj. En loko de ligna ĉasista burgeto komencis reĝo Venceslao la 1-a konstrui proksimume en la jaro 1240 masonitan burgon, en la laboroj daŭrigis reĝo Přemysl Otakar la 2-a per konstruado de etaĝa palaco kun kapelo kaj granda cilindroforma turo. Tra traveturejo de la palaco vicigita per frue gotikaj arkadoj kaj apartenanta al la plej belaj formacioj de la ĉeĥa gotika arto oni eniras en internan kortegon, el kiu eblas vidi organike kunkreskintan tutaĵon de la burgo. La vigla vivo, frostigita post la morto de Přemysl Otakar la 2-a, revenis nur dum regado de reĝo Venceslao la 4-a, kiu ĉi tien vojaĝis ne nur por ĉasi, sed li gvidis en la burgo ankaŭ vicon da diplomataj traktadoj. Tiutempe estis farita vico da reguligoj. Signifa alikonstruo estis farita nur dum Vladislao la 2-a Jagello kaj ties sekvanto Ludoviko la 1-a en la jaroj 14931522. Habsburgoj ŝanĝis la burgon en ŝtatan malliberejon. Ekde la duono de la 16-a jarcento, kiam estis arestata la unua episkopo de unueco frateca Jan Augusta kaj ties sekretario Jakub Bílek, la burgo fariĝis sensignifa. Ambaŭ arestitoj estis tralasitaj en liberecon pro merito de Filipina Welserová, kiu tiam vivis en la burgo kun ĉeepiskopo Ferdinando. Imperiestro Rudolfo la 2-a malliberigis en turo nomata Huderka spionon, "alĥemiiston" Edwardon Kelleyon, kiun esplordemandadis ekzekutisto Jan Mydlář. En duono de la 17-a jarcento la burgo transiris el posedaĵo de Ĉeĥa krono kaj ĝi estis lombardigata al Schwarzenberkidoj, pli malfrue vendita al Valdštejnidoj kaj al Fürstenberkidoj.

Romantismo de la 19-a jarcento revivigis intereson pri la burgo. Komenciĝis renoviglaboroj kaj nuntempe la burgo estas alirebla por publiko.

Eksteraj ligiloj redakti