KGB

ŝtata spiona organizaĵo de Sovetio
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la inteligenteca servo de Sovetunio. Por informoj pri aliaj signifoj, vidu la artikolon KGB (apartigilo).

KGB (ruse Комитет государственной безопасности, Komitet gosudarstvennoj bezopasnosti, signifante Komitato pri Ŝtata Sekureco, akronime konata КГБ) estas Mallongigo de inteligenteca servo de Sovetunio inter 1954 kaj 1991.

KGB
emblemo
sekureca servo • Q4229700
Komenco 12-a de marto 1954 vd
Fino 3-a de decembro 1991 vd
Antaŭe Ministry for State Security (Soviet Union) vd
Poste Inter-republican Security Service of the USSR • Central Intelligence Service of the USSR • State Border Protection Committee of USSR • KGB of RSFSR • Committee for State Security of the Belarusian Soviet Socialist Republic • Sekureco-Servo de Ukrainio • State Security Committee of the Republic of Belarus • National Security Committee of the Republic of Kazakhstan vd
Lando(j) Sovetunio vd
Sidejo Lubjanka
Agareo

kontraŭspionado

Ĉefestro(j) Ivan Serov • Vladimir Semichastny • Jurij Andropov • Vitaly Fedorchuk • Alexander Shelepin • Viktor Chebrikov • Vladimir Kryuchkov • Vadim Bakatin • Chairman of the KGB vd
vdr
Lubjanka placo, ĉefsidejo de KGB
La Monumento de la Viktimoj de KGB / NKVD en Vilniuso (Vilno), Litovio

Ĝia sidejo lokinta en Lubjanka, Moskvo. Post Dissolvo de Sovetunio, ĝi dividiĝis en la SVRR, inteligenteca servo pri eksterlanda informo, kaj la FSB, servo de kontraŭspionado.

Dum la malvarma milito, Kun CIA, KGB estis ĉefa informa servo de socialismaj ŝtatoj.

Historio redakti

La historia fondinto povas esti nomata Feliks Dzerĵinskij - bolŝevika gvidanto, ĉefo de la unua soveta superpolica organizo t. n. "La Tutrusia Eksterordinara Komisiono", ruslingve Всероссийская Чрезвычайная Комиссия (Vserosiskaja Ĉrezviĉajnaja Komisija), kiu iĝis pli konata per siglo ЧК (prononce "Ĉeka"). Interesa rimarko: anoj de tiu organizo nomiĝis ĉekistoj, kaj tiu ĉi nomo apartenis al membroj de ĉiuj sekvaj rusiaj organizaĵoj pri ŝtata sekureco: GPU, NKVD, KGB kaj nun FSB.

En 1953, Ministro pri enlandaj aferoj de USSR, Lavrentij Berija anekcis Ministerion pri Ŝtata Sekureco (MGB) en MVD, sian ministerion. Post la ekzekuto de Lavrentij Berija, Inteligenteca servo dispartiĝis el MVD. En 1954 establinta kiel Komitato pri Ŝtata Sekureco, sub la Soveto de Ministroj.

Dum la ekzisto, KGB administris inteligentecon (1-a ĉefoficejo), kontraŭspionadon (2-a ĉefoficejo), gvatadon de militfortoj (3-a ĉefoficejo), protekton de altpostenuloj (9-a ĉefoficejo), ktp.

En 1991, post la Aŭgusta puĉo, KGB fakte haltigis siajn aktivecojn. La 3-an de decembro 1991, KGB oficiale dissolviĝis.

 
Vladimir Putin en KGB-uniformo

En 1975 Vladimir Putin finis la juran fakultaton de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (tiam Leningrada) kaj ekservis en KGB. En la jaroj 19851990 li servis kiel kolonelo kaj estis rezidento de KGB en Dresdeno (Germana Demokratia Respubliko).

Ĉefoj redakti

Vidu ankaŭ redakti