KOBRA (aŭ KoBrA) estas artista movado kiu kreiĝis en 1948 kaj malaperis en 1951. Ĝi ekestis kiel reago kontraŭ la "absurda disputo" inter abstraktismo kaj figurismo.

Ĝia nomo estas pruntita de la unuaj literoj de "Kopenhago, Bruselo, Amsterdamo" de kie originas la fondintoj: Christian Dotremont, Joseph Noiret, Asger Jorn, Karel Appel, Constant Corneille (Guillaume Cornelis van Beverloo), Pierre Alechinsky, Pol Bury, Henry Heerup, Egill Jacobsen, Carl-Henning Pedersen, Jacques Doucet kaj Jean-Michel Atlan.

Ĝi referencas al norda popolarto, al praarto, al la infanaj desegnaĵoj, al esprimismo kaj al superrealista aŭtomatismo. Venintaj el la superrealismo — tial tre implikitaj en la komunista movado — la Kobra-anoj disiĝas el la komunistoj kiam ĉi tiuj elektas la socialisman realismon. Inklinante al eksperimentado kaj viveco, ili tiam proksimiĝas al liberecana poezieco.

La movado dissolviĝas en 1951, unuflanke pro disopiniiĝoj kaj rivalecoj, aliflanke pro la malsano de la du ĉefaj anoj, Jorn kaj Dotremont; tiel, Kobra, ja laboratorio de artaj spertoj, poste utilos al ĝermo de la individuecoj. Tamen Christian Dotremont, teoriisto kaj ĝenerala sekretaro de la movado dum ties trijara ekzistado, restos por la grupanoj ligilo inter ili. Ĝiaj ideoj influos Situaciistan Internacion.