Kaĉo (ruse Кача, ukraine Кача, krime-tatare Qaçı) estas rivero en Krimeo (Ukrainio). Ĝia nomo plej verŝajne venas el la tjurkaj lingvoj (ekzemple, en la krime-tatara lingvo la vorto ĥaĉ signifas "kruco").

Kaĉo (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 69 km
Fluo
Geografio
Landoj Ukrainio
Regionoj Respubliko Krimeo
vdr
Kaĉo
Rivero en Krimeo
ruse Кача, ukraine Кача, krime-tatare Qaçı
Elfluejo: Nord-okcidentaj deklivoj de Babugana altebenaĵo
Enfluejo: La Nigra maro
Longo: 69 km
La akvokvanto en la malsupra parto: 2,1 m3/s
La areo de la teritorio: 573 km²
Tiu ĉi artikolo temas pri la rivero en Krimeo. Por la samnoma loĝloko rigardu Kaĉo (Sebastopola municipo).

La longo de la rivero estas 69 km., la areo de la baseno estas ĉ. 573 km². Kaĉo formiĝas sur la nordaj deklivoj de la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro per kuniĝo de la du riveroj: Pisara kaj Bijuk-Uzen. La rivero fluas okcidenten kaj alfluas la Nigran Maron 2 kilometrojn norde de Sebastopolo. Kaĉo havas relative larĝan fluejon kaj rulŝtonozan fundon. La pli granda parto de la alfluantoj de la rivero alfluas ĝin en la supra parto. Post fortaj pluvoj la rivero foje tropleniĝas je akvo kaj inundetas la ĉirkaŭajn teritoriojn. Somere (pro la uzado de la river-akvo por agrikulturaj celoj) la rivero sekiĝas.

Ĉe la supra kaj meza parto de la rivero troviĝas la restaĵoj de kelkaj mezepokaj monaĥejoj kaj kavern-urboj, inter kiuj la plej konataj estas Kaĉi-Kaljon, Kiz-Kermen kaj Tepekermeno.

La rivero donis la nomon al la loĝloko Kaĉo, kiu situas 1 kilometron norde de la rivera elfluejo.