49° 59′ N 15° 21′ O / 49.983 °N, 15.350 °O / 49.983; 15.350 (mapo)

Kačina estas kastelo en Ĉeĥio. Ĝi situas sur katastra teritorio de municipo Svatý Mikuláš, Mezbohemia regiono, distrikto Kutná Hora. Unu el plej elstaraj empiraj konstruaĵoj enlande, Nacia kultura memorindaĵo de Ĉeĥio, sidejo de la filio de Nacia agrikultura muzeo.

Historio redakti

 
rigardo al la kastelo de t.n.honora korto

La kastelon kiel someran rezidejon konstruigis grafo Jan Rudolf Chotek, la plej alta burgravo de la Bohemia reĝlando, en 1802-1822 laŭ la projekto de dresdena arkitekto Ch.F.Schuricht. Ekde tiam la konstruaĵo ne estis rekonstruata, tial ĝi konserviĝis en origina, arkitekture unike pura stilo.

En la kastelo troviĝas entute 125 ĉambroj. El la origina ekipo kaj meblaro krom biblioteko bedaŭrinde nenio konserviĝis. En 1891, lige kun Ĝenerala foiro en Prago, estis en la kastelo fondita Muzeo de ĉeĥa kamparo, filio de Nacia agrikultura muzeo en Prago. Al tiu ĉi celo servas la konstruaĵo ĝis nun.

Ekspozicio redakti

 
subtropika parto de la oranĝerio

La kastelo estas publike alirebla ekde aprilo ĝis oktobro.

Ampleksaj kolektoj estas dividitaj en tri trarigarditineroj (la unua viziteblas memstare, la dua kaj la tria kun ĉiĉerono):

  • 1) Historio de ĉeĥa kamparo - Historio de agrikulturo, metioj prilaborantaj nutraĵojn, metalojn kaj lignon, konstruarto (i.a. ekspozicio pri tradicia abelbredado, miela bakaĵo, grenmuelado, bakado, vin- kaj bierproduktado, lakto- kaj viandoprilaboro, fruktarbokultivado ktp)
  • 2) Nobela familio Chotek kaj ĝia posedo Nové Dvory (Historio de la familio , vivstilo de la nobelaro en la 19-a kaj 20-a jarcentoj)
  • 3) Unika biblioteko kun pli ol 30 mil volumoj kaj teatro de Chotek, kamparo en figurarto, ekspozicio "Vojo al medikamento", kastela oranĝerio, kuracplanta ĝardeno

La kastelon ĉirkaŭas vasta angla parko, fondita en 1789.

Ĉirkaŭaĵo redakti

Eksteraj ligiloj redakti