Kaĵunmuziko estas muzikstilo parenca al la bluso, kiu retroiras ĝis la 18-a jarcento. La muziko ekestis en la france parolanta parto de Luiziano en Usono el miksaĵo de popolmuziko de la kaĵunoj kaj la muziko de la nigra loĝantaro. La kaĵunmuziko estas kantata en la kaĵun-franca lingvo; la origina instumentaro estis ĉefe la violono, la akordiono aŭ diatona akordiono kaj la triangulo ('tit fer aŭ: eta fero), instrumentoj kiuj estas sufiĉe raraj en la tradicia bluso. Ĉe la hodiaŭaj grupoj (plejofte tri muzikistoj) plejofte ĉeestas gitaristo. La kaĵunmuziko ludata de kreoloj ankaŭ nomiĝas angle zydeco kaj france zarico (Zideko). Alia tipa instrumento estas la lavtabulo.

La 'Kaĵuno korlando' en Luiziano
Tradiciaj kaĵunmuzikiloj

Konataj kaĵungrupoj redakti

  • Jamie Bergeron and the Kickin' Cajuns
  • Acadian Cajun Band
  • Wayne Toups
  • The Balfa Brothers
  • Nathan Abshire
  • Lionel Leleux and Don Montoucet
  • Michael Doucet and Beausoleil
  • Don Fontenots et les Amis de la Louisiane
  • Octa Clark, Hector Duhon and The Dixie Ramblers
  • Clifton Chenier kaj lia Red Hot Louisiana Band. (urban-zydeco)

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti