Kaŝaso (de brazil-portugala cachaça [ka'ʃasɐ]), t.e. "malbona vino"), estas brazila sukerkana brando. Ĝi malsimilas al rumo, ĉar ĉi tiu lasta estas farata el sukero, dum kaŝaso devenas el kruda sukerkano. Estas multaj tipoj de kaŝaso, sed kelkaj, kiel "kapa" kaŝaso ne estas plu normale trinkata hodiaŭe. Restilo estis tipo da kaŝaso, kiu ekzistis dum la 19-a jarcento kaj hodiaŭ jam ne ekzistas plu.

Boteloj de kaŝaso

La produkto entenas 40-50% da alkoholo.

Kvankam ĉirkaŭ 60% de ĝia prezo konsistas el impostoj, kaŝaso estas tre malmulte kosta en Brazilo (ĉirkaŭ po 1 eŭro por litro). Tio signifas, ke preskaŭ ĉiuj en la lando povas relative facile aĉeti kaŝason kaj ebriiĝi.

Kaŝaso formas la bazon de la alkohola koktelo kajpirinjo.