La kaŝgaja lingvo (propra nomo Qaşqay dili, QaşqaycəQaşqay Türki ["kaŝgaja turka"]) estas lingvo el la tjurka lingvaro, en Irano parolata de proksimume 923,000 da homoj. Alternativaj literumoj de la lingvo estas interalie Qashqa'i, angle Khashkhayturke Kaşkay Türkçesi.

kaŝgaja
natura lingvomoderna lingvo
Southern Oghuz
Parolata en Irano
Parolantoj 995 000
Denaskaj parolantoj 923,000[1]
Skribo araba alfabeto
Lingvistika klasifiko
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-2 tut
  ISO 639-3 qxq
  Glottolog qash1240
Angla nomo Qashqai
Franca nomo kachkaï
vdr

La kaŝgaja apartenas al la "suda" grupo de la (oguza grupo de la) tjurka lingvaro, kaj parencas kun la lingvoj ajnalua kaj afŝara (la retejo ethnologue.com" erare listigas la lingvon en la "okcidenta" grupo).

Parolantoj kaj areo de disvastiĝo redakti

La parolantoj de la lingvo estas la anoj de la etno de kaŝgajoj en suda Irano. Dum la irana ŝtata censo de 1982 200.000 homoj indikis la kaŝgajan kiel gepatran lingvon. Laŭ taksoj el la jaro 2014 oni estimas la nombron de parolantoj de la kaŝgaja je 923,000 da homoj [2]. La lingvanoj tradicie estas nomadoj kaj dum siaj migradoj pasas la sudon de Irano, kaj aparte la provincon Fars (la sudan parton dum vintro, la nordan dum somero).

La kaŝgajoj kutime estas dulingvaj kaj krom la kaŝgaja plejparte regas ankaŭ la persan.

Alfabeto redakti

La kaŝgaja oficiale konsideriĝas kiel senskriba, kvankam troveblas fragmentaj dokumentoj en la lingvo. Tiuj de ĉiam skribiĝis en la araba alfabeto kun la kvar aldonaj signoj de la persa lingvo.

Referenco redakti

Vikipedia projektaro redakti

 

testa vikipedio en la kaŝgaja lingvo