959 000Ŝijaismo

La kaŝgajojkaŝkajoj (kaŝgaje Qaşqay [kaŝkaj], plurale Qaşqaylari, perse قشقائی) estas tribaro kaj etno kun lingvo el la tjurka lingvaro en la sudo de Irano. Ili grandparte estas posteuloj de turkmenaj nomadoj, kiuj antaŭ multegaj generacioj migris de centra Azio al Irano. Ankaŭ se ili malpli forte miksiĝis kun la loka loĝantaro ol aliaj tjurklingvaj etnoj, en la politika tribaro kaŝgaja dum la fluo de la tempo ankaŭ aliĝis kurdoj, luroj kaj persaj araboj. Internacie konatas la tapiŝoproduktado de la kaŝgajoj.

Kaŝgajoj
etno
Tjurkaj popoloj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
kaŝgaja lingvopersa lingvo
Religio
vdr
karavano de kaŝgajoj
interno de kaŝgaja tendo
la precipa vivregiono de la kaŝgajoj jen helbrune

Hejmregiono, lingvo kaj religio redakti

Dum la irana ŝtata censo de 1982 kalkuliĝis ĉirkaŭ 200.000 kaŝgajoj. Laŭ aliaj taksoj la kaŝgajoj ĉirkaŭ la jaro 1980 konsistis el 30.000 familioj, kiu korespondus al ĉirkaŭ 400.000 homoj. Nuntempe ilia nombro taksiĝas inter 1.000.000 kaj 1.500.00. La etno aparte setlas en la irana provinco Fars, do en la sudoriento de Irano, kaj ĝis la nuntempo vivas parte nomade. Dum la someraj monatoj la plejparto de la kaŝgajoj vivas kun siaj brutoj en la Zagros-Montaro kaj dum la vintraj monatoj en la suda parto de la provinco. Politika centro de la kaŝgajoj estas la urbo Ŝirazo.

La kaŝgaja lingvo parencas al la suda variaĵo de la azerbajĝana lingvo. La kaŝgajoj mem nomas ĝin turki. Flanke de la irana registaro ekde la jaro 1930 kutimiĝis pro la religia aparteno kalkuli la etnanojn inter la azerbajĝanoj de Irano. La kaŝgajoj mem tamen plejparte konsideras sin "iranaj turkmenoj". Preskaŭ ĉiuj kaŝgajoj ankaŭ parolas la persan lingvon.

La kaŝgajoj preskaŭ centprocente apartenas al la ŝijaisma islamo. Nur unuopaj etnanoj estas kristanoj. La kredo de multaj kaŝgajoj estas difinita de arkaikaj elementoj, kaj la islamaj vivoreguloj malpli strikte obeiĝas ol aliloke.

Kulturo kaj socio redakti

Triboj redakti

La Kaŝgajoj konsistigas triban socion. La plej gravaj kaj grandaj triboj nomiĝas Dare Ŝuri, Ŝiŝ Baluki, Farsimadan, Kaŝkuli kaj Amaleh. La plej supra gvidanto de la kaŝgajoj, la ĥano, tradicie apartenas al la lasta el tiuj nomataj triboj, do al la tribo Amaleh.

Pliaj pli malgrandaj triboj nomiĝas Karaĝa, Rahimi kaj Safi Ĥani. Entute ekzistas pli-malpli 30.000 familioj en tradicia senco. La triboj dividiĝas en familiaroj, kiuj poe ampleksas inter 40 kaj 200 familiaj tendoj.

 
kaŝgaja tapiŝo kun ofta motivo, nomata "hebatlu"

Tradicia socia strukturo redakti

La tradicia socio de la kaŝgajoj havis kvin klasojn: la reganta klaso ĉirkaŭ la ĥano, la klaso de tribestroj, la familiestroj, la simplaj tribanoj kaj fine la plej suba klaso, al kiu interalie apartenis la metiistoj.

Filinoj de unu klaso rajtis edziniĝi nur al anoj de minimume samalta klaso. Laŭregule regis monogamio. Geedzecoj estis aranĝitaj, la "edziniga prezo" konsistis el ŝafoj, ĉevaloj aŭ el monsumo (baŝluk). La geedzeco estis interkonsentita buŝe, kaj la viro havis la rajton nuligi ĝin. En la kazo de divorco la fianĉina prezo estu redonata al la familio de la edziniga prezo. La familia posedaĵo nur rajtis esti heredata al filo, ne al filino. La zorgo pri vidvino estis la tasko de la familio de la mortinta edzo.

Nuntempa socia situacio redakti

Nuntempe nur malplimulto de la kaŝgajoj ankoraŭ estas nomadoj. Laŭ la irana censo de 1998 en la provinco Fars ankoraŭ nombriĝis inter 145.000 (vintra tendaro) kaj 170.000 (somera tendaro) nomadoj. La granda plimulto do setlis, kion bedaŭras nur malmultaj. Ankaŭ se multaj malkomfortaĵoj de la nomada vivo forfalis, restis multaj sociaj problemoj: la senlaboreco estas inter oficialaj 20 procentoj kaj neoficiale taksataj 35 procentoj. Sistemoj de socia sekureco estas subevoluigitaj, kaj multaj familioj manke de malsanokosta asekuro havas nur malfacile aliron al kuracista prizorgo. Bestobredado kaj dumsezona laborado estas la plej grava fonto de enspezoj, grandan rolon krome havas la plektado de tapiŝoj, kiu ĉefe estas hejma laboro de junaj virinoj.