Kashgar, Kashi aŭ esperante Kaŝgaro estas ĉina urbo.

Kaŝgar
county-level city • urbego
Administrado
Poŝtkodo 844000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 506 640  (2010) [+]
Loĝdenso 505 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 27′ N, 75° 59′ O (mapo)39.4575.983333Koordinatoj: 39° 27′ N, 75° 59′ O (mapo) [+]
Alto 1 270 m [+]
Areo 1003,39 km² ( 100 339 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Kaŝgar (Ĉinio)
Kaŝgar (Ĉinio)
DEC
Kaŝgar
Kaŝgar
Situo de Kaŝgar

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kashgar [+]
vdr
Dimanĉa merkato en Kaŝgaro

Antaŭ 2 mil jaroj Kaŝgaro estis sidejo de la regno Shule vaste konata sur la Silka Vojo. En la 9-a jc. hujhu-oj el stepo de norda Ĉinio starigis Kala-ĥanejon en Kashi. Post tio, dum ĉirkaŭ 400-jara asimilado, la prapatroj de Kashi-anoj ekhavis trajtojn, kiajn havas la nunaj lokanoj. Menciindas, ke la reganto de tiu ĥanejo, ĉiam sin rigardante kiel posteulon de la ĉina nacio, sin titolis ĉina reĝo. Siatempe la ĥanejo havis alian gravan ŝanĝiĝon, t.e. islamo transprenis la regantan pozicion de budaismo. Pro tio Kashi fariĝis la unua islama regiono de Ĉinio.

Ĉiu evoluo de Kaŝgar intime rilatis kun ĝia geografia situo. En la tuĝjŭe-a lingvo Kashi signifas gemon. Kiel oazo inter la dezerto Taklimakan kaj la altebenajo Pamiro, Kashi distancas de Kuqa je 800 km. Ĉar ĝi situas ĉe la okcidenta fino de Ĉinio, en ĝi kuniĝis la branĉoj suda, meza kaj norda de la Silka Vojo. Danke al tio, tie ekviglis antikvaj foiroj, prosperis religioj kaj naskiĝis ujguroj, kiuj havas sangon de indiĝenoj, sed malsaman aspekton.

La moskeo Etigar staras en la centro de la urbo, ĝi konstruiĝis en 1442. Siatempe ĝi estis malgranda. En la 18-a jc iu islamanino donacis al ĝi ĉirkaŭ 70 hektarojn da tero. Poste alia islamanino donacis al ĝi sian tutan havajon antaŭ sia morto pro malsano dum la vojaĝo al Mekko. Nun la moskeo Etigar estas la plej granda en Cinio. En gi pregas ne nur islamanoj de Kaŝgar, sed ankaŭ tiuj el arbaj landoj.

La loĝdomoj ĉe landlimo estas plej simplaj kaj plej belaj. La stratetoj al moskeoj kaj bazaroj ĉiuj estas flavaj. Ĉar en Kaŝgar malmultas pluvo, la teraj etaĝdomoj kun plata tegmento estas uzeblaj por dekoj da jaroj. En ĉiuj kortoj belas floroj. En la ĉambroj bele dekoraciitaj buntas tapiŝoj kaj sur muroj kaj sur planko. En niĉoj kun gravuraĵoj estas arĝenta teservico el Pakistano.

Islama tombejo en Kaŝgar.