Kaŝio estis unu el la dek ses grandaj regnoj de la –6-a jarcento en antikva Barato. Ĝia ĉefurbo estis Varanasio inter la riveroj Varuno kaj Asio, kiuj donas la nomon al la urbo.

Kaŝio
10-a jarcento a.K.E. – 6-a jarcento a.K.E.
Mahajanapado • historia lando
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr
Situo de Barato

Budhismo redakti

Laŭ la Ĝatakoj redakti

Laŭ la Ĝatakoj, ĝia ĉefurbo estis unu el la plej riĉaj en Barato kaj Kaŝio unu el la plej povhavaj regnoj.[1] La rakontoj ankaŭ parolas pri longa rivaleco inter Kaŝio kaj Kosalo, kaj pri kelkaj konfliktoj kun Ango kaj Magado. Malgraŭ ke la raĝo Brihadratha el Kaŝio konkeris Kosalon, Kaŝio estis poste aneksita al Kosalo de la raĝo Kansa dum la tempo de la budho Gotamo.[2]

La budho Gotamo redakti

Laŭ la Sutro de la ekturno de la darmorado, la budho Gotamo faris sian unuan predikon en Kaŝio, en Sarnato, al la kvin bikŝuoj.[3] Tago kiu estas festita en la Darma tago.

Hinduismo redakti

La Vedoj redakti

Laŭ la Vedoj, la Kaŝianoj, la Kosalanoj kaj la Videhanoj estis gentoj proksime ligitaj.

Referencoj redakti